Hoodia gordonii estas plantospecio el genro Hoodia en familio apocinacoj. Hoodia krekas en la duondezertoj de suda Afriko, precipe sur sabla grundo, kelkfoje sur roko. La ĉefe kreska areo estas la Namibia Kalahari-dezerto. Tie ĝi vivas ĝis 40 jarojn, travivas eĉ unu jaron sen pluvo.

Hoodia gordonii am Standort in der Karoo
Kapselfrucht

Hoodia gordonii aspektas kiel kakto, sed ne apartenas al la kaktacoj, kvankam ĝi estas same sukulenta planto. Ĝi atingas alton de 60 cm kaj forte disbranĉiĝas. La branĉetoj estas cilindro- kaj/aŭ kukumoformaj kaj kun tuboformaj pikiloj. La floroj estas telerformaj, plej ofte salmokoloraj, grandaj 5–11 cm. La kapsulaj fruktoj havas longon ĝis 250 mm.

La floro eligas odoron de putriĝanta karno, tiel altiras muŝojn, kiu polenas ĝin dum demeto de ovoj.

Oni uzas ĝin pro ties malsat-kvietiga efiko por produkto de medikamentoj. La plantaj efikaĵoj trompas la cerbon per granda sangosukera nivelo.

La plantogenro Hoodia estas ekde 2004 sub internacia plantoprotekta interkonsento. Tiel partoj aŭ tuta planto de la genro estas komercebla, se oni kundonas dokumenton pri ties origino.