Hospitalo Sankta Spirito (Eisenach)

La Hospitalo Sankta Spirito (germane: Heiliggeistspital) estis mezepoka malsanulejo en Eisenach, Germanujo. La monumentprotektindaĵo framskeleta ĉe la sudokcidenta fino de Ehrensteig-pado kaj Frankfurter-strato estas la iama kuracejo.

Loko de la iama Hospitalo Sankta Spirito en Eisenach, Ehrensteig 67

Historio redakti

 
Bushaltejo rekte antaŭ la eksa hospitalo

La daŭra minacanta danĝero de infektaj malsanoj preventitis per la konstruo de hospitaloj kaj specialaj preventorioj. Ĉi-lastaj situis ĉe la ŝoseoj kondukantaj el la urbo for de la dense enloĝataj centroj. Kontraŭe al pesto la kontaĝa lepro malsanigis la ulojn por la daŭro de multaj dolorplenaj jaroj. Tial la koncernitaj homoj restis por la resto de la vivo forpelitaj el la socia vivo. Por ebligi al ili partoprenon regulan en kristanaj ceremonioj konstruitis kapeloj sub patroneco de Sankta Spirito.

Pri la estiĝdato de la eisenach-a Kuracejo Sankta Spirito oni havas nenion klaran. Supozatas ke ĝi similas aĝe al Klemento-hospitalo kaj estis farata por la celgrupo de lepruloj. Poste akceptitis ĝenerale olduloj. En 1425 la bonuloj de ĉe Fichten (Die guten Leute bei den Fichten) ricevis rekompence po unu guldeno por jaro. Notu ke Vor den Fichten estis la nomo de tiu zono de ĉe Ehrensteig. Ĝis hodiaŭ ekzistas la stratonomo Am Siechenberg (temas pri kverstrateto meze de Ehrensteig, kondukanta sor al monteto). En 1506 menciitis la hospitalo latine Ad Sanctum Spiritum extra portam Sancti Georgii, poste ĝi nomiĝis ankaŭ Weibersiechen aŭ simple Heiliger Geist. Kiel la Klemento-preventorio havis ĝi etan ensamejan kapelon en kiu oni povis ĝui po unu prediko por semajno en la jaro 1643-a.

La kapelo iĝis pli kaj pli kaduka kaj terenfalis en 1720. Rekonstruon oni prirezignis preferante renovigi la hospitalon. Tiam estiĝis la ĝis hodiaŭ videbla komplekso. Entombigo de la hospitalanoj estis iam sur eta tombejo rekte antaŭdome. Iam poste la flegotaj virinoj translokiĝis en ejon en la kvartalo Fischerstadt kaj la ĉi tiea ejo iĝis sekcio de Anno-hospitalo.

Literaturo redakti

  • Voss Lehfeld: Stadt Eisenach – Abgebrochene Kirchen, Klöster und andere geistliche Gebäude – Kloster Johannisthal und Egidienklause (=Bau- und Kunstdenkmäler. Amtsgerichtsbezirke Gerstungen und Eisenach), 1915, p. 303-304
  • Helmut Scherf: Verschwundene Klöster, Kirchen und Kapellen in und um Eisenach (=StadtZeit. Stadtjournal mit Informationen aus dem Wartburgkreis, aŭgusto 1994), Eisenach 1994, p. 30-40. Eldonis MFB Verlagsgesellschaft Eisenach.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

50.97277222222210.301111111111