Hotelo Savoy (romano)

Hotelo Savoy estas romano de Joseph Roth, verkita en la germana kaj komence eldonita en la gazeto Frankfurter Zeitung de la 9-a de februaro ĝis la 16-a de marto 1924[2]. Ĝi konsistas el tridek mallongaj ĉapitroj kaj estas dividita en kvar partojn. En 2017 aperis la Esperanto-traduko de Hotelo Savoy de Tomasz Chmielik, provlegita de Cyril Robert Brosch, kun tipografia prilaboro de Josip Pleadin kaj kovrilo de Przemysław Wierzbowski[3].

Hotelo Savoy
Origine Hotel Savoy
Hotelo Savoy
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joseph Roth
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1924
Loko Frankfurt am Main
Eldoninto Frankfurter Zeitung
Ĝenro romano
Loko de rakonto Łódź
Tradukado
Tradukinto Tomasz Chmielik
Eldonjaro de tradukita versio 2017
Urbo de tradukita versio Đurđevac, Świdnik, Lublin, Bjalistoko
Eldoninto de tradukita versio Dokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri[1]
Paĝoj de tradukita versio 114
ISBN de tradukita versio (ISBN 978-83-63698-15-7)
vdr

La ĉefrolulo de la romano estas Gabriel Dan, kiu post la Unua mondmilito kaj trijara militkaptiteco en Siberio alvenas en fabrikan urbon troviĝantan ĉe la limo inter la oriento kaj la okcidento, kie li ekloĝas en hotelo. La etaĝoj prezentas hierarkion: plej malsupre loĝas riĉuloj, dum malriĉaj homoj okupas la ĉambrojn ĉe la plej supra parto de la konstruaĵo. En la libro la loko ne estas nomita, tamen temas pri la Hotelo Savoy en Lodzo, en kiu Roth loĝis kaj verkis la romanon[3].

Referencoj redakti

  1. Hotelo Savoy (esperante). Libroservo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2019-06.
  2. Artikolo ĉe germanlingva Vikipedio
  3. 3,0 3,1 Roth, Joseph. (2017) Hotelo Savoy. Đurđevac, Świdnik, Lublin, Bjalistoko: Dokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri, p. 114. ISBN 978-83-63698-15-7.

Eksteraj ligiloj redakti