La Qal'at ar-Rum (arabe: قلعة الروم‎‎) estis potenca fortikaĵo ĉe la rivero Eŭfrato, je 50 km nordoriente de Şanlıurfa. Ĝi estas nomita Hromkla en kurda lingvo, Rumkale en la turka, kaj Hromgla en la armena. La vorto signifas "romia kastelo".

Hromgla
kastelo
burga ruino • arkeologia loko [+]
Koordinatoj37° 16′ 15″ N, 37° 50′ 17″ O (mapo)37.27077777777837.837916666667Koordinatoj: 37° 16′ 15″ N, 37° 50′ 17″ O (mapo)

Hromgla (Turkio)
Hromgla (Turkio)
DEC
Hromgla
Hromgla

Map
Hromgla
Vikimedia Komunejo:  Rumkale [+]
vdr

37° 16′ 14.80″ N 37° 50′ 16.50″ O / 37.2707778 °N, 37.8379167 °O / 37.2707778; 37.8379167 (mapo)

Ĝia strategia loko jam estis konata de la asirianoj, kvankam la nuna strukturo estas plejparte helenisma kaj romia en origino. La ejo estis okupita de diversaj bizancaj kaj armenaj militestroj dum la Mezepoko. Qal'at-ar-Rum funkciis kiel la sidloko de la armena patriarko en la 12-a jarcento. De 1203 ĝis 1293 ĝi estis la loĝejo de la Katolikoso de la reunuigita armena eklezio. En 1293 ĝi estis kaptita de lamamelukoj de Egiptujo post longdaŭra sieĝado.

La fortikaĵo, nun troviĝas trans duoninsulo ene de la administraj limoj de la distrikto Şanlıurfa Halfeti, nuntempe alirebla per boato aŭ ekde la najbara loĝloko Zeŭgmo aŭ ekde la urbo Halfeti.