Huakoj de la Suno kaj de la Luno

Huakoj de la Suno kaj de la Luno (hispane Huacas del Sol y de la Luna) estas arkeologia komplekso en la norda marbordo de Peruo, konsiderata kiel sanktejo moĉe. Ĝi estas konstituita per aro de monumentoj je kvin kilometroj sude de la urbo Trujillo, en la distrikto Moĉe. Tiu arkeologia kuseĵo estis la fizika ĉefurbo de la kulturo moĉe ekde la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento n.e.

Huakoj de la Suno kaj de la Luno
protektata areoarkeologia loko • antikva urbo [+]

LandoPeruo
RegionoDepartemento La Libertad

Najbara urboTrujillo

Koordinatoj8° 7′ 56″ S, 78° 59′ 41″ U (mapo)-8.1322222222222-78.994722222222Koordinatoj: 8° 7′ 56″ S, 78° 59′ 41″ U (mapo)
Areo1 km² (100 ha) [+]

EstiĝoErao de Moĉe

Huakoj de la Suno kaj de la Luno (Peruo)
Huakoj de la Suno kaj de la Luno (Peruo)
DEC
Huakoj de la Suno kaj de la Luno
Huakoj de la Suno kaj de la Luno
Map
Huakoj de la Suno kaj de la Luno
Vikimedia Komunejo:  Huaca del Sol [+]
vdr
Huako de la Suno.

Ŝajne estis konstruaĵo por politiko (Huako de la Suno) kaj alia por religio (Huako de la Luno); inter tiuj du strukturoj, el kiuj unu proksimume kvinetaĝa kaj la alia deketaĝa, estas restaĵoj de urbo de mezalta aŭ alta klaso. Tiu urba kerno, komponita de grandaj avenuoj, loĝejoj, stratetoj, placoj kaj koridoroj. Pro tio, eblas aserti, ke tiu kulturo havis altan socian, politikan, religian kaj ekonomiam organizadon.

La Huako de la Suno ŝajne estis konstruaĵo cele al administraciaj taskoj, konsistanta en piramido ĉirkaŭ 43 metrojn alta. Ĝi havas 5 grandajn terasojn, el kiuj la plej granda estas 80 metrojn longa, sur bazoj 228 longaj por 136 larĝaj kaj la platformo de 18 metroj de alto, estas pintigita per piramido 23 metrojn alta, kun kvadrangula bazo kun flankoj de 103 metroj. Tiu huaca [ŬAka] estis la politika kaj administracia centro de tiu kulturo kaj loĝejo por la alta klaso de moĉe-oj. La huaca estis parte detruita de hispanoj kiam ili devojigi la fluejon de la rivero Moĉe, damaĝante gravan parton de la huaca.

La Huako de la Luno, sur la deklivaro de la monteto Blanco (Blanka).

La Huako de la Luno estas je duono da kilometro disde la Huako de la Suno. Tiu konstruaĵo havas supermetitajn templojn konstruitajn en malsamaj periodoj. Ili havas kvadratajn bazojn de 87 metroj de flanko kaj altecon de 21 metroj. En ĝia supra platformo staris serio de ĉambroj ornamitaj per homaj figuroj. En ceremonia altaro de la lasta templo konstruita estis malkovritaj la restaĵoj de 40 buĉitaj militistoj. La Huako de la Luno konservas gravajn murpentraĵojn de kvin koloroj (blanka, nigra, ruĝa, blua kaj flava), akiritaj el mineraloj.

Bildoj redakti

Bibliografio redakti

  • Gili, María Laura; Pérez Zavala, Graciana (2010). «Circuito arqueológico de la libertad. Chan Chan, Huaca de la Luna y El Brujo. Aspectos y recomendaciones» (pdf). Anti. Centro de Investigaciones Precolombinas (133-134) (9). ISSN 1852-4915. Arkivita el la originalo la 20an de Aŭgusto 2011. Konsultita la 20an de Majo 2013.
  • Uceda, Santiago (2000). «Los ceremoniales en Huaca de la Luna: un análisis de los espacios físicos». En Santiago Uceda, Elías Mujica kaj Ricardo Morales, eld. Investigaciones en la Huaca de la Luna 1997. Trujillo: Universidad Nacional de la Libertad. pp. 205-14.
  • Uceda, Santiago (2001). «Investigations at Huaca de la Luna, Moche Valley: An Example of Moche Religious Architecture». En Joanne Pillsbury, eld. Moche Art and Archaeology in Ancient Peru (en angla). Washington D. C.: National Gallery of Art. pp. 47-67.
  • Uceda, Santiago; Paredes, Arturo (1994). «6». Arquitectura y función de la Huaca de la Luna. Trujillo: Masa. pp. 42-6.
  • Tufinio Culquichicón, Moisés (4a kaj 5a de Aŭgusto 2004). «Arqueología Mochica: nuevos enfoques» (pdf). HUACA DE LA LUNA: ARQUITECTURA Y SACRIFICIOS HUMANOS (Lima, Perú): 451-461. ISSN 1816-1278. Konsultita la 21an de Majo 2013.