Huete [ŬEte] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Huete
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16500
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Fernando Romero González (PP)
Demografio
Loĝantaro 1 817  (2016)
Loĝdenso 4,81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 2° 41′ U (mapo)40.1475-2.6888888888889Koordinatoj: 40° 9′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 377,57 km² (37 757 ha)
Huete (Provinco Kvenko)
Huete (Provinco Kvenko)
DEC
Huete
Huete
Situo de Huete
Huete (Hispanio)
Huete (Hispanio)
DEC
Huete
Huete
Situo de Huete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huete [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas hueteño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1,817 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,81 loĝ/km². Ties domaroj estas la jenaj: Bonilla, Carrascosilla, Caracenilla, Huete, La Langa, Saceda del Río, Moncalvillo de Huete, Valdemoro del Rey, Verdelpino de Huete.

Situo redakti

Huete estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 810 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 377,57 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°08′51″N 2°41′20″Ok. Ĝi situas je 69 km de la provinca ĉefurbo Kvenko kaj je 120 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo.

Historio redakti

Aperis restaĵoj el Paleolitiko, Bronzepoko kaj Ferepoko. El romia epoko aperis minoj el gipso, vilaoj. En islama epoko oni fortifikis la muregojn kaj estis rilato kun la tajfo de Toledo, kies lasta araba reĝo rifuĝiĝis en Huete, ĝis la areo pasis al kristanoj, precize al Álvar Fáñez. Dum la 12a jarcento ankoraŭ estis lima teritorio kun sieĝo fare de almohadoj en 1172. En 1164 jam estis alia batalo, tiam inter kastilianoj mem. En venontaj jarcentoj estis disputoj inter diversaj nobelaj familioj.

En la 15a jarcento, la reĝo Johano la 2-a de Kastilio donis al ĝi la titolon de urbo, pro interveno de Pedro Carrillo de Huete, El Halconero (la falkisto), ties kronikisto. La Katolikaj Gereĝoj donis en 1477 la distingon de "Noble y Leal" (nobla kaj fidela).

En la 19a jarcento, la reĝo Fernando la 7-a, dum la somero de 1816, gastis kelkajn tagojn en la urbo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Huete kun pli ol 3,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Huete kie oni alvenis al la nunaj 1,817.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Vidindas murego, kastelo, episkopa palaco, konvento de jezuitoj, preĝejoj Atienza, Sankta Petro kaj Sankta Dominiko, horloĝa turo de fino de la 18a jarcento, monaĥejoj Merced kaj de Jesuo kaj Maria, ermitejoj Sankta Sebastiano kaj Sankta Gil, muzeoj de Nuntempa Arto, de Religia Arto, etnografia kaj pri forĝado.

Vidu ankaŭ redakti