Hugh Ramsay

aŭstralia artisto

Hugh RAMSAY (n. la 25-an de majo 1877 - m. la 5-an de marto 1906) estis aŭstralia artisto. Li naskiĝis en Glasgovo (Skotlando) kaj estis la filo de aferisto nomita John Ramsay. Hugh elmigris al Melburno kune kun sia familio en 1878.

Hugh Ramsay
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1877 (1877-05-25)
en Glasgovo
Morto 5-an de marto 1906 (1906-03-05) (28-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Académie Colarossi
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ramsay vojaĝis al Eŭropo, kien li alvenis en 1900. Li rapide amikiĝis kun la samlanda artisto George Washington Lambert kaj ricevis kursojn en la akademio Colarossi en Parizo. Post pluraj fruaj sukcesoj kaj ekspozicioj (precipe en 1902 okaze de ekspozicio organizita de la Société Nationale des Beaux-Arts), Ramsay malsaniĝis kaj devis reveni al la pli varma klimato de Aŭstralio. De tiu periodo datiĝas la pentraĵo Lady with a Fan, kiu restas lia plej fama verko. Li mortis iom antaŭ sia 29-a datreveno.