Hukuta Masao
Hukuta Masao (Kanagaŭa, 1912[1]-1988[2]) estis japana esperantisto, eldonisto kaj oficisto de Japana Esperanto-Instituto. Li ekesperantistiĝis en 1930. Li estis redaktoro de Samideano (1951-56). Li kunlaboris ekzemple por La Revuo Orienta kaj Orienta Kulturo. En 1961 li ricevis stipendion pro siaj studoj pri terminaro pri kino, foto kaj sonregistrado.
Hukuta Masao | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1911 |
Morto | 1988 (plia detalo ne konata) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1930–) |
Lia novelo "Al kara fratineto" estis inkludita en la antologio Japana Kvodlibeto.[3]
Referencoj
redakti- ↑ Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. p. 122.
- ↑ En tiu ĉi japanlingva teksto aperas la nomo de Hukuta Masao kun lia mortojaro: http://nagoya-esperanto.a.la9.jp/biblioteko/prez_kazi.html
- ↑ Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. pp. 49-54.