flago blazono
flago de la urbo blazono de la urbo

Hulst estas urbo en la nederlanda provinco Zelando. La preskaŭ 28.000 loĝantoj estas grandparte katolikaj, parolas dialekton multe pli similan al tiu de la proksima parto de Flandrio ol al tiu de la resta Zelando, multaj detaloj kiel ekzemple la urba flago memorigas pri Flandrio, kaj la stilo de la urbeto estas burgunda, tial la urbo nomiĝas "la plej flandra de Zelando" kaj per tio altiras belgajn turistojn. La flandra urbo Antverpeno foras 30 kilometrojn. La orienta limo de la municipo estas ankaŭ la landlimo kun Belgio. La rivero Skeldo estas en la nordo la natura limo. Tiu limo historie plurfoje estas ŝovita pro digokonstruado. Sed la rivero revenis pro digotrarompoj kaj inundoj. La iama vilaĝo Saeftinghe pro tio malaperis kaj la tiea riverborda naturrezervejo ricevis la nomon "la droninta lando de Saeftinghe".

situo en Zelando
siuo en Zelando

Partnera urbo redakti

 
la urba muelejo el la jaro 1792
 
Monumento pri Renardo la vulpo en Hulst


Eksteraj ligiloj redakti


Provinco Zelando  
Borsele | Goes | Hulst | Kapelle | Middelburg | Noord-Beveland | Reimerswaal | Schouwen-Duiveland | Sluis | Terneuzen | Tholen | Veere | Vlissingen
Nederlando | Provincoj | Municipoj