Renardo la vulpo estas literatura rolulo kiu rolas en pluraj verkoj. Komuna trajto estas ke la vulpo estas ruza, malica kaj mensogema kaj trompas aliajn bestojn je sia avantaĝo.

Renardo la vulpo
Renardo kaj Izengrino batalas.
Renardo kaj Izengrino batalas.
literatura verko
Verko Romano de Renardo
Informoj
Sekso Vira
Familio Izengrino (onklo)
Malamikoj Izengrino
vdr
Renardo la vulpo.
Monumento en Hulst, Nederlando.

Iuj el la rakontoj havas tendencon kritiki la nobelaron aŭ la eklezion.

Verkoj redakti

Izengrino redakti

Izengrino (latine: Ysengrimus) estas mezlatina epopeo el la 11-a jarcento, en kiu Renardo estas kontraŭulo de la lupo Izengrino, la protagonisto de la verko.

Roman de Renart redakti

Roman de Renart (romano de Renardo) estas franca epizodaro, kiu ekestis ĉirkaŭ la jaro 1170 en norda Francio. Ĝi konsistas el rakontoj pri bestoj en versa formo en malnova franca lingvo. Oni supozas ke la unuajn partojn verkis iu Pierre de Saint-Cloud.

La vorto romano en la titolo ne signifas modernspecan prozan rakontegon, sed mezepokan versforman epopeon, kiel en la romanoj de la tablo ronda. La nomo renard iĝis la kutima franca vorto por vulpo.

Reynaert redakti

En la 13-a jarcento la flandro Willem verkis la nederlandlingvan version Van den vos Reynaerde. Ĉirkaŭ 1375 nekonata aŭtoro pliampleksigis la rakonton. La du versiojn oni kutime nomas Reynaert 1 kaj Reynaert 2.

Reineke Fuchs redakti

La germanlingva eposo Reineke Fuchs baziĝas sur la mezmalaltgermana versio Reynke de vos, kiu aperis prese en 1498. Ekde la 16-a jarcento aperis germanaj eldonoj; gravas la proza versio, kiun en 1752 verkis Johann Christoph Gottsched.

En 1793 Goethe reverkis la epopeon en la versa formo de heksametroj.

Intrigo redakti

La intrigo de la rakonto evoluis kaj kreskis dum jarcentoj.

En la novaj versioj ĝi ĉirkaŭas du jurprocesojn. Pluraj bestoj, precipe la lupo Izengrino, plendas al la leono Nobelo, reĝo de la bestoj, pri misfaroj de Renardo. La reĝo sendas unue urson kaj poste katon por aresti Renardon, sed li superruzas ilin. Fine Renardo estas kondamnita al morto; sub la pendumilo li elpensas mensogan historion pri trezoro. La leono avidas la trezoron kaj liberigas la vulpon. Kiam evidentiĝas la trompo la leono denove arestigas la vulpon kaj kondamnas lin al duelo kun la lupo, kiu memkompreneble estas pli forta. Tamen Renardo per nesportecaj artifikoj venkas. La leono decidas prefere profiti de la ruzeco de la vulpo ol mortigi lin kaj igas lin sia konsilisto.