Hungario en la Somera Olimpiko 2020
sporta delegacio
La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 169 sportistojn. Ili partoprenis en 22 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Aida Mohamed kaj László Cseh dum la malferma ceremonio respektive Bálint Kopasz dum la ferma. La sportistoj atingis 8 orajn, 7 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon.
Hungario en la Somera Olimpiko 2020 | ||||
Somera Olimpiko 2020 en Tokio | ||||
Flagtenanto: | Aida Mohamed kaj László Cseh (malfermo) Bálint Kopasz (fermo) | |||
Sportistoj | 169 en 22 fakoj | |||
Medaloj rango: 15 |
Oro 8 |
Arĝento 7 |
Bronzo 7 |
Sume 22 |
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.