IJK 1965

21-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 21-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1965 en la urbo Ōcu de Japanio. La kongreson partoprenis 250 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. Prezidanto de la loka kongresa komitato estis Takeuti Yosikazu (竹内義一, 1931 - 2005),[1] kaj inter la prelegintoj estis ekzemple Umesao Tadao (梅棹忠夫, 1920 - 2010), pli posta profesoro en la Universitato de Kioto kaj unua direktoro de la Nacia Folklora Muzeo, kiu en la IJK klarigis pri japanaj tradiciaj konstruaĵoj,[1] kaj la kuracisto Osaka Masao (尾坂政男, 1902 - 1986), kiu post la Dua Mondmilito havis klinikon en la kongresa urbo, agadis kiel eminentulo en la urbo kaj ĉiujare havis Esperantan kurson en publika domo.[1]

IJK 1965
Loko Ocu,  Japanio
← Antaŭa Sekva →
vdr
parto de la budhisma templo Enrjakuĝi en Ōcu

La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Interalie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj Lins (el kiu fontis la ido Marko Naoki Lins), kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 libro de la 103-a Japana Esperanto-Kongreso en 2016, paĝoj 15 kaj 16