ISO 3166-2:BQ
subaro de la normo ISO 3166-2 pri la insuloj Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba
ISO 3166-2:BQ estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Kariban Nederlandon, do la insulojn Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba. La kodojn havas tiu ĉi tri insuloj. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas BQ, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Kariba Nederlando. La dua parto estas du literoj.
![]() | |
---|---|
Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | BQ |
Trilitera kodo | BES |
Cifera kodo | 535 |
Krome, ĉiuj tri insuloj kiel specialaj municipoj de la Reĝlando de Nederlando havas laŭ la normo ISO 3166-2 la kodojn en la listo ISO 3166-2:NL.
Kodoj por Kariba Nederlando
redaktiKodo | Insulo | Kodo laŭ ISO 3166-2:NL |
---|---|---|
BQ-BO | Bonero | NL-BQ1 |
BQ-SA | Saba | NL-BQ2 |
BQ-SE | Sint Eustatius | NL-BQ3 |