La Internaciaj Taskaj Policaj Fortoj (angle International Task Police Force}, mallonge ITPF) estis internacia unio de policistoj en Bosnio-Hercegovino, kiu agis sub la aŭspicio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

ITPF
packonservado
vdr

La taskoj de la unuo estis la helpo al konstruado de polica servo en Bosnio-Hercegovino, solvoperado de konfliktoj inter la policaj fortoj de la antaŭaj intermilitintaj fortoj, kaj malkovro pri la restado de militkrimuloj.

La agado de la unio daŭris ekde la fino de 1996 ĝis la 31-a de decembro 2002. La unio la 1-an de januaro 2003 transdonis sian agadon al la "Polica Misio de la Eŭropa Unio" (EUPM). Kiu, kiel indikas la nomo, plulaboris sub la aŭspicio de la Eŭropa Unio, ĉar la membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj ne estis interkonsentintaj pri daŭrigo de la misio de la unio ITPF.

La agado de la unuo ITPF paralelis al la misio de la "Stabligaj Armitaj Fortoj" (mallonge SFOR) en la sama regiono, kiu ankaŭ agis sub la aŭspicio de la Unuiĝintaj Nacioj.