Ibby Bentze

Hungara pentristino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BENTZE Ibby [bence], (Viorica Benţe) estas hungara pentristino, restarigistino. Ŝi naskiĝis en Oradea la 10-an de majo 1947. Ŝi estas la edzino de la skulptisto Tibor Bentze.

Ibby Bentze
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1947 (1947-05-10) (76-jaraĝa)
en Oradea
Familio
Edz(in)o Tibor Bentze
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Kariero redakti

Ibby Bentze studis inter 1961 kaj 1966 en la Arta Mezlernejo de Oradea, kie ŝia majstro estis Mihály Tompa (pentristo); inter 1970 kaj 1974 ŝi pristudis tekstilrestaŭradon en Arta Altlernejo Nicolae Grigorescu de Bukareŝto. Inter 1975 kaj 1980 ŝi laboris en Belarta Muzeo de Bukareŝto kiel tekstilrestarigisto. Ŝi ekspozicias regule de 1974 en Bukareŝto; de 1982 en Italio, Francio kaj Usono kune kun sia edzo. De 1984 ŝi estas anino de Ligo de Usonaj Muralistoj. Inter 1989 kaj 1995 en Usono ĉe Lowy Frame and Restorin Co kiel tekstil- kaj paperrestarigisto. En 1996 la paro loksidiĝis en Debreceno (Hungario).

Fontoj redakti