Ich steh an deiner Krippen hier

Ich steh an deiner Krippen hier (eo: Jen mi staras ĉe via lulilo) estas fama evangelia kaj ekumena kristnaska kanto.

Ich steh an deiner Krippen hier
kristana himno
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Ĝenro Kristnaskaj kantoj
vdr

Teksto redakti

La origine dekkvin-strofan tekston verkis la luterana teologo kaj poeto Paul Gerhardt en 1653. Kvankam ano de la lutera ortodoksismo, Gerhardt donis al ĝi tre intimajn kaj privatajn trajtojn, kiaj poste estis tipaj por la pietismo. Precipe la ni-on de la reformacio-epoko anstataŭas la mi-formo. Ĉi tiu mio laŭ la kompreno de Paul Gerhardt estas ekzempla memeldiro de la eklezia kredo, ne kvazaŭ-biografia sinprezentaĵo. La teksto vivas per kontrastoj kiel grandeco – malgrandeco, malriĉeco – riĉeco, je kio la ŝajne malriĉa kaj malpotenca infano estas ekkonata kiel vere potenca kaj riĉa, la kredanto tamen, kiu renkontas lin, spertas sin mizera kaj vanta, kiam la infano lin ne dotas kaj transformas.

Melodio redakti

Kiel melodio estis uzata dum proksimume cent jaroj tiu de la kanto „Es ist gewisslich an der Zeit“ verkita de Martin Luther en 1529 (EG 149), kun kiu la kanto estis enprenata en multajn malnovajn kantarojn. Kun ĉi tiu melodio ĝi ankaŭ aperas en Weihnachtsoratorium el 1734 de Johann Sebastian Bach .

En 1736 Georg Christian Schemelli eldonis en Lepsiko la kantaron Musicalisches Gesang-Buch, por kiu Johann Sebastian Bach komponis pri la teksto de Paul Gerhardt ariecan melodion en c-minoro, prefere por privata meditado kaj solokantado. Ĉi tiu melodio akiris en la 18-a kaj ĉefe en la 19-a jarcentoj altan popularecon kaj trovis finfine eniron ankaŭ en la diservon kaj en la evangeliajn ekleziajn kantarojn. La katolika kantaro Gotteslob plue entenas la pli malnovan melodion.

Fontoj redakti

  • Evangelisches Gesangbuch, Bielefeld 1996, n-ro 37,
  • Gotteslob, Stuttgart 1975, n-ro 141

Eksteraj ligiloj redakti