Ida (Sankta Maria en la Kapitolo)

Ida (naskiĝinta antaŭ 1025; mortinta la 7-an aŭ 8-an de aprilo 1060) estis la plej grava abatino de la kolonja abatinejo Sankta Maria en la Kapitolo. Ŝiaj ĝis nun konserviĝintaj artverkoj apartenas al la elstaraj trezoroj de la epoko.

Ida
Abatino de Sankta Maria en la Kapitolo
Abatino Ida kaj ĉefepiskopo Hildeboldo de Kolonjo ĉe la turo de la kolonja urbodomo
Abatino Ida kaj ĉefepiskopo Hildeboldo de Kolonjo ĉe la turo de la kolonja urbodomo
Persona informo
Naskiĝo antaŭ 1025
Morto la 7-an aŭ 8-an de aprilo 1060
en Kolonjo
Familio
Familio Ezzidoj
Patro Ezzo, palatina grafo de Lotaringo vd
Patrino Matilda de Lotaringo vd
Gefratoj Otto la 2-a de Ŝvabio • Herman la 2-a de Kolonjo • Liudolf de Lotaringo • Richeza de LotaringoTeofano de Essen vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Aktiva en Kolonjo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ida estis filino de palatina grafo Ezzo kaj Matilda, fratino de imperiestro Oto la 3-a. La nepino de imperiestro Oto la 2-a kaj de Teofano apartenis per tio al la familio de la Ezzidoj, kiu komence de la 11-a jarcento atingis altan gravecon en Malsupra Rejnlando. Ida, supozeble unu el la pli junaj filinoj de Ezzo, estis edukata en Kanonikejo Gandersheim de sia onklino Sofia.

La orienta parto de Sankta Maria en la Kapitolo ekestis sub Ida.

Ida estis same kie sia fratino Teofano en Essen kaj sia frato Hermano en Kolonjo treege aktiva kiel donacanto. Ŝi novkonstruigis, supozeble kune kun Hermano, la preĝejon Sankta Maria en la Kapitolo. La konstruaĵo montras multajn rilatojn al regosimboloj, ekzemple en la okcidenta alkonstruaĵo per citado de la kolonoaranĝo de la palastkapelo je Akeno. La mezuroj de la trikonka domensemblo de la orienta domo de Sankta Maria en la Kapitolo estas preciza kopio de la Naskiĝopreĝejo je Betlehemo, dum kiam la kripto citas tiun de la katedralo de Speyer.

Literaturo redakti

  • Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen, LIT Verlag, Monastero 1993, ISBN 3-89473-953-3
  • Hatto Küffner: Das ottonische Evangeliar, en: Hugo Weidenhaupt (eldoninto): Gerresheim 870-1970. Beiträge zur Orts- und Kunstgeschichte, Duseldorfo 1970, pj.149-156
  • Ulrike Surmann: Das Kreuz Herimanns und Idas, Episkopeja Muzeo je Kolonjo 1999
  • Gerhard Weilandt: Wer stiftete den Hitda-Codex (Darmstadt, Hess. Landes- und Hochschulbibliothek, Cod. 1640)? Ein Beitrag zur Entwicklung der ottonischen Kölner Buchmalerei, en: Annalen des Historischen Vereins für den Niederrhein (AHVN) 190 (1987), pj.49-83

Eksteraj ligiloj redakti