Idaho Falls

Idaho Falls (esperante: Idaha Akvofalaro) estas urbo en sudorienta Idaho, Usono. La urbo mem estas la kvara plej granda urbo en Idaho per loĝantaro, malantaŭ la ŝtata ĉefurbo Bojsio kaj siaj antaŭurboj Meridiano kaj Nampo, sed ĝi estas la plej granda urbo en orienta Idaho kaj en la tuta ŝtato ekster la metropola regiono de Bojsio. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Kantono Bonneville.

Idaho Falls
TFTemplePark.jpg
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 813  (2010) [+]
Loĝdenso 948 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 30′ N, 112° 2′ U (mapo)43.491666666667-112.0325Koordinatoj: 43° 30′ N, 112° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 434 m [+]
Areo 59,928943 km² ( 599 2.8 943 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Situo de Idaho Falls

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Idaho Falls, Idaho [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La urbo estis fondita ĉirkaŭ Taylor's Crossing, la ponto de kiu venis la originala nomo de la komunumo, kiu estis konstruita en 1865 de frajtisto Matthew Taylor. Baldaŭe, en 1866, la nova kolonio renomiĝis Eagle Rock ("Agla Roko"), pro roka insuleto en la ĉirkaŭa rivero Serpenta kie nestis iuj agloj. La hodiaŭa nomo venas de la granda artefarita akvofalo en la sama rivero kiu troviĝas proksime al la urbocentro kaj produktas elektron por la regiono.

Ammon estas la plej granda antaŭurbo de Idaho Falls. Ĉirkaŭaj urboj inkluzivas Rexburg kaj Rigby norden, kaj Shelley, Blackfoot kaj Pocatello sudokcidenten. La plej proksima urbego estas Sallaga Urbo, Utaho, 345 km suden.

Laŭ la censo de 2010, la urbo enhavas 56 813 loĝantojn (takso ekde 2019: 62 888). La metropola regiono enhavas 133 265 loĝantojn.