Malfermi la ĉefan menuon

HistorioRedakti

Ĝis la Unua mondmilito, 1909 - 1918Redakti

En 1909 estis fondita internacia Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona, laŭ kies statuto kreiĝis la unua Ido-Akademio. Sekretario kaj ĉefa aganto en la Akademio estis Louis Couturat, kiu aperigis la lingvajn diskutojn de la Akademio, kaj ties decidojn, en la revuo Progreso. La frua Ido-Akademio okupiĝis ĉefe (sed ne nur) pri la lingva plibonigo de la lingvo Ido. Tiu akademio malaperis dum Unua mondmilito.

Ĝis la Novial-skismo, 1920 - 1929Redakti

Kiam la Ido-movado reviviĝis militofine, renaskiĝis ankaŭ la Akademio de Ido. En januaro 1920 Schneeberger kiel prezidanto de la akademio anoncis la rekomencon de la akademiaj laboroj. En aprilo Beaufront deklaris la akademion preta por refunkciiĝo, sed ĝi bezonis financan rimedon de Uniono, kiu ne jam montris vivosignojn. Du monatojn poste Beaufront komunikis la reordigon de akademio kaj la elekton de tri novaj membroj. La nova »Uniono dil meceni dil Ido-akademio« akiris siajn kvar unuajn membrojn.

En 1924 la Akademio decidis, nenion plu ŝanĝi en la gramatiko de Ido ĝis 1928, sed aldoni al la lingvo nur en la kampo de vortaro. Tio tre malplaĉis al la reformemaj idistoj, kiuj grupiĝis ĉirkaŭ la duonoficiala (kaj plej vaste legata) monata periodaĵo Mondo. Pro tio en 1927 tiu organo malfermiĝis al lingvaj diskutoj pri reformoj. La disputoj inter konservativuloj kaj reformemuloj iĝis tiel akraj, ke jam en 1928 la Ido-Akademio decidis, ne plu uzi Mondon kiel organon, kaj preferis eldoni propran organon, Ofical Informilo dil ldo-Akademio (1928-1929).

En 1929 la skismo plenumiĝis: granda parto el la reformemuloj migris al Occidental, kaj parto, kune kun la revuo Mondo, al la ĵusnaskita Novial (1929).

Ĝis la Dua mond-milito, 1929 - 1945Redakti

La restanta Ido-movado reorganiziĝis: la Uniono por la Linguo Internaciona (ULI) naskiĝis en 1929, ĝi ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. La Ido-Akademio, nun sen ekstremaj reformistoj, reorganiziĝis kaj adoptis kiel oficialan organon la renaskitan Progreson (ekde 1931, ĝis nun).

La nova akademio havis de 9 ĝis 15 anoj, ĝi estis organo de ULI. Nur diplomitaj Ido-instruistoj rajtis elekti la akademianojn. Ĝia celo estis la perfektigo kaj la unueca evoluigo de la lingvo mem. Kelkaj idistoj kaj kelkaj akademianoj provis intertempe ankoraŭ reformi la lingvon, sed la konservativa idistaro, nun majoritata, malhelpis tion.

Lasta skismo okazis en 1934: samjare la Ido-kongreso decidis pri nova stabileco-periodo, kiu devintus daŭri ĝis 1937. En ĉi tiu jaro la Akademio decidis unuanime, ke kiel bazon de lingvaj diskutoj oni adoptu la "klasikan" Idon de 1913. Al la idistoj estos permesate utiligi nur prove novaĵojn, eventuale nur en literatura kaj scienca kampoj.

PosteRedakti

Dua mondmilito denove malaperigis Ido-Akademion, kiu restariĝis post la mondmilito, sub la direktorado de Siegfried Auerbach, reveninta al Ido post fazo kiel ano de Novial. Post la morto de Auerbach, tamen, dum la fruaj 1960-aj jaroj, la akademio iom post iom "endormiĝis". Ĝi absorbiĝis rekte de la Komitato de ULI, kies "lingva sekretario" vakos dum multaj jaroj (dum la 1970-aj jaroj).

Nuntempe Ido ne plu havas ian lingvan komitaton, kvankam depost kelkaj jaroj ULI ree havas lingvan sekretarion.