Iecava estas rivero en Latvio, kiu longas 155 kilometrojn de akvofontoj proksime de Daudzese en distrikto Aizkraukle. Fluas tra distriktoj Bauska kaj Jelgava, enfluas la riveron Lielupe. Riverdeklivo estas 69 m (0,4 m/km), ĉiujara drenaĵo 0,26 km³.

Iecava
latve Iecava
rivero
Piedira ponto super Iecava en Ozolnieki
Lando Latvio Latvio
Regionoj Zemgalio, Selonio
Distriktoj Distrikto Aizkraukle, Distrikto Bauska, Distrikto Jelgava
Alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj Misa
Urbo
Fonto Akvofontoj
 - situo Paroĥo Daudzese, Distrikto Aizkraukle, Latvio
 - koordinatoj 56° 29′ 12″ N 25° 15′ 12″ O / 56.48667 °N, 25.25333 °O / 56.48667; 25.25333 (mapo)
Enfluejo rivero Lielupe
 - situo Proksime de Jelgava, Latvio
 - koordinatoj 56° 41′ 13″ N 23° 41′ 58″ O / 56.68694 °N, 23.69944 °O / 56.68694; 23.69944 (mapo)
Longo 155 km (96 mi)
Akvokolektejo 2 072 km² (207 200 ha)
Ĉiujara drenaĵo 0.26 km³
Vikimedia Komunejo: Iecava River

Vojo redakti

La tuta rivera vojo fluas laŭ la malaltebenaĵon de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[1]

La natura muŝo de la rivero en Lielupe situas 4 km sub Jelgava, sed granda parto de la akvo fluas laŭ la kanalo al la Lielupe super Jelgava ekde la 19-a jarcento. La parto sub kanalo nomitas Veciecava ("malnova Iecava"). En Veciecava enfluas rivero Misa.

En granda parto de la kurso, la Iecava lito estas reguligita.[2] En la 1930-aj jaroj, parto de la dolomitlito en la mezo de Iecava fluo estis krevigita por malhelpi la riveron inundado en la fonto. Pli ol duono de la drenaĵo de Iecava konsistas el neĝfandado, kaj nur 4-5% venas de subtera akvo, kiu estas tre malmulte en Latvio. Tial aparte forte diferencas la kvanto de akvo en Iecava en printempaj inundoj kaj en la malalta akvoperiodo de somero.[3]

En la rivero troviĝas ezokoj, perkoj, plotoj, bramoj, sandroj, lojtoj, vimboj.[2]

Trafluo redakti

  • Mežmuiža
  • Brankas
  • Ozolnieki
  • Iecava

Alfluantoj redakti

  • Maldekstra: Īkstrums (28 km).
  • Dekstra: Misa (108 km), Smakupe (19 km).

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 637.
  3. Loko de gravaj riveroj kaj iliaj basenoj (latve)