La regiono Selonio (latve SēlijaSelija) - aŭ Supra Latvio (latve Augšzeme) estas historia regiono en la sudo de Latvio. Tradicie ĝi estis la setlejo de la historia balta tribo selonoj. Nuntempe la teritorio ne plu estas sendependa administra regiono, sed parto de Zemgalio. La teritorio situas sude de la rivero Daugava. La urbo Jēkabpils ("jakoba kastelo") estas la neoficiala ĉefurbo.

Selonio
Regiono
FlagoBlazono
areo [+]

LandoLatvio
- koordinatoj56° 0′ 0″ N, 26° 0′ 0″ O (mapo)5626Koordinatoj: 56° 0′ 0″ N, 26° 0′ 0″ O (mapo)


Selonio (Tero)
Selonio (Tero)

Selonio (Latvio)
Selonio (Latvio)
DEC

Map
Selonio
Vikimedia Komunejo:  Selonia [+]
vdr
la luterana preĝejo en la vilaĝo Laši (Sēlija)

La selonoj estis aliancitaj kun la baltaj triboj de Litovio, sed same kiel la baltaj triboj kuronoj, livonoj kaj zemgaloj post la jaro 1180 estis atakitaj kaj iom post iom konkeritaj de la germanlingva kavalira Livonia Ordeno kaj poste de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj. La konkeristoj devigis la lokulojn konvertiĝi al kristanismo, kaj koloniigis la regionon. Post la reformacio granda parto de la loĝantoj iĝis luteranoj, kaj dum la 18-a kaj 19-a jarcento granda parto de la enloĝantaro estis judoj.

Post la konkeriĝo de Latvio de la ruĝa armeo kaj la posta deviga aliĝo de la ŝtato al Sovetunio la selonoj oficiale ne rekoniĝis kultura komunumo. Post la resendependiĝo de Latvio la posteuloj de la tribanoj fortigis la strebon pri etna kaj kultura identeco. Ili esploras kaj flegas la lokan lingvon, kulturon kaj tradiciojn.

Gravaj urboj en Selonio estas Aizkraukle, Daugavpils kaj Jēkabpils.