Jēkabpils

urbo en Latvio

Jēkabpils (latve, laŭvorte "Jakoba fortikaĵo", historie ankaŭ germane Jakobstadt, laŭvorte "Jakoba urbo") estas urbo de proksimume 26.000 loĝantoj en Latvio. La urbo troviĝas mezvoje inter la urboj Rigo kaj Daugavpils kaj konsideriĝas la neoficiala ĉefurbo de la historia regiono Selonio (latve Sēlija).

Jēkabpils
Placo en la urbocentro
Placo en la urbocentro
Placo en la urbocentro
ŝtata urbo de Latvio • respublika urbo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Zemgalio
Distrikto Jēkabpils rajons (ĝis 2009)
Municipo Jēkabpils nomads (ekde julio 2021)
Urborajto ekde 1670
Poŝtkodo 5201–5206
Telefonkodo (+371) 52
Kodo laŭ ISO LV-JKB
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 436  (2023) [+]
Loĝdenso 842 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 30′ N, 25° 52′ O (mapo)56.497525.866388888889Koordinatoj: 56° 30′ N, 25° 52′ O (mapo) [+]
Alto 77 m [+]
Areo 25,45 km² (2 545 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Jēkabpils (Latvio)
Jēkabpils (Latvio)
DEC
Jēkabpils
Jēkabpils
Situo de Jēkabpils

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jēkabpils [+]
vdr

La historiaj partoj de la nuna urbo, Krustpils kaj la historia germanlingva "Jakobstadt" (nuntempe latve Jēkabmiests), situas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Daŭgavo, kaj konektatas per ponto. En la valo de la rivero Daugava, ĉirkaŭ la urbo, situas la municipo Jēkabpils nomads.

Historio redakti

Dum la jaro 1237 la germanlingva Livonia Ordeno, kiu provis armee kontroli la teritoriojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio, tiam loĝitajn de diversaj baltaj popoloj kaj en la nordo de estonoj, konstruis ŝtonan fortikaĵon "Cruczeborch" ("Kruca burgo") kaj ĉirkaŭ ĝi fondis samnoman urbon. Arkeologiaj elfosaĵoj tamen malkovris, ke la loko jam multajn jarcentojn antaŭe estis viva komerca centro de la latgaloj, unu el la latvaj triboj. Post la konstruo de la burgo, la vilaĝo kaj poste urbeto Krustpils kreskis ĉirkaŭ ĝi. La vilaĝo plurvoje komplete detruiĝis, ekzemple dum la bataloj inter Pollando-Litovio kaj Svedio, sed ĉiam rekonstruiĝis. Dum la 17-a jarcento ambaŭflanke de la rivero Daugava eksetlis fuĝintoj el Rusio, kiuj tie estis persekutitaj pro religiaj kialoj. Ĝis la jaro 1670 la rusa setlejo ĉirkaŭ la gastejo "Inselkrug" aŭ "Salas Krogs" (insula kruĉo) kreskis ĝis urbo sur la maldekstra riverobordo. Honore al la germanlingva duko Jakob Kettler de Kuronio, kiu atribuis al la loĝloko la urbajn rajtojn, la setlejo ricevis la nomon "Jakobstadt". Laŭ loka legendo la duko misvojis dum ĉasado. Borde de la rivero li vidis linkon sub abio kaj samtempe tiuloke havis vizion pri urbo. La bildo de linko sub abio eterniĝis en la urba blazono.

Poste apartenanta al la mezepoka regno Pollando-Litovio, la duobla urbo post la tria kaj fina dispartigo de la regno dum 1795 estis konkerita kaj aneksita fare de la Rusia Imperio. En Jēkabpils naskiĝis la carino Katarina la 1-a de Rusio. Post la Unua Mondmilito la duobla urbo iĝis parto de la sendependiĝinta respubliko Latvio, kaj post 1940 de la Latva SSR. Dum la jaro 1962 Jēkabpils kaj Krustpils estis unuigitaj.

Vidindaĵoj redakti

En la plej malnova parto de la urbo pluraj historiaj konstruaĵoj povis esti konservitaj. En Tadenava, tre proksime de Jēkabpils, troviĝas memoriga muzeo pri la verkisto Rainis.

Pliaj vidindaĵoj de la regiono estas la kasteloj de Justine kaj Dignāja kaj la plej alta punkto de la regiono Sēlija, la monteto Ormaņkalns.

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti