Koordinatoj: 51° 06′ 27.15″ N 17° 04′ 31.95″ O / 51.1075417 °N, 17.0755417 °O / 51.1075417; 17.0755417 (mapo)

Iglica estas najloforma konstruaĵo en Vroclavo, Pollando. La ensemblo de Iglica kaj la Hala Ludowa apartenas al la simboloj de la urbo.

Iglica, en la fono Hala Ludowa

Laŭ la formo la turo similas al la monumento Turo de la Lumo en Dublino.

Historio redakti

Iglica estis konstruita en 1948 laŭ planoj de inĝeniero Stanisław Hempel kaj originale estis 106 m alta. La celo estis fortiri la atenton de la germankonstruita Hala Ludowa (Jahrhunderthalle) kaj memorigi pri la novakiritaj teritorioj.

Sur la turpinton oni almuntis spegulojn por efektivigi lumefektojn. Tiuj speguloj disrompiĝis dum malbona vetero, la 20-an de julio 1948. La restojn forigis du studentoj en oktobro de 1948.

Post parta malkonstruo de la turo, ekde 1964 la alto estas ankoraŭ 96 m.