Turo de la Lumo (Dublin)

La Turo de la LumoPinta Turo de Dublin (gaele: An Túr Solais / Spuaic Bhaile Átha Cliath; angle Monument of Light / Spire of Dublin) estas monumento 123 metrojn alta sur la strato Shráid Uí Chonaill en Dublin. Oni konsideras ĝin la plej alta skulptaĵo de la mondo. Ĝi dumnokte estas lumigata.

The Spire
monumentoskulptaĵo [+]

LandoIrlando

UrboDublino
Koordinatoj53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo)53.349722222222-6.2602777777778Koordinatoj: 53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo)

Alteco123 m
Areo≈ 7

ArkitektoIan Ritchie Architects
Map
The Spire
Vikimedia Komunejo:  The Spire of Dublin [+]
vdr
La monumento
La monumento

La turo konsistas el ŝtalo kaj pezas 126 tunojn; ĝiaj ok partoj estis kunigitaj per veldado kaj 204 boltoj. Ĝi havas la formon de konuso kun baza diametro de 3 metroj. Ĝi staras sur la loko de la iama Nelsona Piliero, kiu ĝis sia eksplodigo en 1966 estis konsiderata simbolo de la brita supereco al Irlando. Estis do simbolece, ke la novan monumenton desegnis la brita arĥitektaro Ian Ritchie.

Laŭ la formo la turo similas al la monumento Iglica en Vroclavo.

Krom kaj Moknomoj redakti

  • The Stiffy by the Liffey (Erekiĝo ĉe la Liffi): Pro ĝia leviĝo proksime al la rivero Liffi.
  • Erection in the intersection (Erekiĝo en la interkruciĝo) : Pro ĝia situo ĉe centra krucvojo.
  • Hypodermic needle (Hipoderma nadlo) : Ĉar ĝi estis proksima al la malriĉaj kaj drogemaj kvartaloj kaj la pinto aspektis kiel la pinto de injektilo.
  • The Stiletto in the Ghetto (La Ponardo en la Geto): Pro sia situo tre mallonga distanco de la malriĉaj kaj drogataj kvartaloj de Norda Dublino
  • The Metro-Pole : Vortludo pri la balsalono Metropol situanta proksime.

Premioj redakti

La monumento estis menciita en jenaj premiadoj:

  • fina fazo de British Construction Industry International Award en 2003
  • finula listo de RIBA National Award & Stirling Prize en 2004
  • listo de Mies Van der Rohe Prize en 2005