Malfermi la ĉefan menuon

Ignatz Lichtenstein


Ignatz Lichtenstein [1] (n. en 9-a de aprilo 1825 - m. la 16-an de oktobro 1908[2]) estis ortodoksa rabeno el Hungario kiu verkis "broŝurojn kiuj pledas por la kristaniĝo ankoraŭ estante rabeno". Kvankam dum lia tuta vivo li malakceptis esti baptata en la kristana kredo, sed li rezignis sian postenon kiel rabeno en 1892. Biografio pri li aperis en la metodisma revuo por misiistoj "La Evangelio en Ĉiuj Landoj" en 1894. La juda historiisto Gotthard Deutsch, redaktoro de la Juda Enciklopedio, en eseo publikigita la 3-an de februaro 1916, mencias lin refutante la reklamon de la Granda Rabeno de Londono kiu diris ke neniu rabeno kristaniĝis.

Ignatz Lichtenstein
Ignatz Lichtenstein (transparent).png
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1825 (1825-04-09)
en Senica
Morto 16-an de oktobro 1908 (1908-10-16) (83-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio rabenoverkisto
Information icon.svg
vdr

En la nuntempo la mesiismaj judoj mencias lin kiel ekzemplo de la 19-a jarcento kiel "la juda kredanto je Jesuo". Lichtenstein rakontante pri lia unua kontakto kun la evangelio, diris: "Mi serĉis dornojn kaj mi rikoltis rozojn".

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Ankaŭ nomata Isaac Lichtenstein, pro miso je lia unua nomo, I. Lichtenstein.
  2. MAZSIHISZ Szertartási Osztály, Lichtenstein Ignácz halotti anyakönyvi bejegyzés /registro de mortoj/ (1908. évi könyv, 269. oldal, 1840-es folyószám).