Igor Smirnov
Igor SMIRNOV (ruse Игорь Николаевич Смирнов; naskiĝis la 3-an de oktobro 1941 en Petropavlovsk-Kamĉatskij) ekde 1991 estas prezidento de memdeklarita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko.
Igor Smirnov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1941 (83-jaraĝa) en Petropavlovsk-Kamĉatskij, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Ĉednestrio Rusio |
Alma mater | National University "Zaporizhzhia Polytechnic" (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Oleg Smirnov (en) , Vladimir Smirnov (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto inĝeniero ekonomikisto |
En moldava urbo Tiraspolo Smirnov loĝas ekde 1987. En 1987-1990 li estris la uzinon "Elektromaŝ". Ekde aŭgusto de la jaro 1989 li aktivis en sovetunia politiko, elektiĝis kiel deputito al la soveto de la Moldava Soveta Socialisma Respubliko.
En marto de 1991 li organizis en Ĉednestrio malpermesitan en la resto de la Moldava Respubliko Referendumon pri konservado de Sovetunio (en la tuto de Sovetunio, inter la voĉdonintaj regionoj, 77,85% partoprenintoj subtenis Sovetunion, laŭ la publikitaj rezultoj).
En 1992, dum la ĉednestria milito, Smirnov estris la armitajn fortojn de la memproklamita respubliko.
Li elektiĝis kiel prezidento de Ĉednestrio kvarfoje (tion la loka leĝaro permesis) — en 1991 (65,4% de la voĉoj, laŭ la publikitaj rezultoj), 1996 (71,9%), 2001 (82%) kaj 2006 (82,4%). Li ankaŭ kandidatis por la kvina periodo en 2011, sed ricevis nur 24,6% de la voĉoj rezignante transiri al la dua voĉdono.