Ilduino (abato)

abato pariza kaj verkisto

Ilduino de Sankta Denizo (mortinta la 22-an de novembro 840 aŭ 855 aŭ 861) estis franca teologo, verkisto kaj abato de la konvento ce Sankta Denizo. Krome estis li arkikapelano ĉe la kortego de Ludoviko la Pia.

Ilduino-kapelo; kirko Sankta Denizo, Parizo

Estante gravega konsilisto de Ludoviko, li abatis ekde 814 kaj arkikapelanis ekde 819. Ĉi institucio sub lia kapelanado iĝis pli grava. Ilduino administris ankaŭ la klostrojn de Sankta Medardo je Soissons, de Sankta Germano de Herbejoj, de Sankta Aŭdoeno je Saint-Ouen-sur-Seine kaj de Salonnes (Moselle). Li ja influis la regnan unuigpolitikon de Ludoviko (kp. Ordinatio imperii de 817). Sed post ties fiasko, Ilduino estis maldungita. Post ekziloj je Paderborn kaj Korvey li repaciĝis kun Ludoviko kaj denove abatis denizklostre. Ilduino startigis en 832 monaĥejan reformon; tamen li jam ne rajtis plenumi la oficon de arkikapelano.

Al Korvey li estis venigita la relikvojn de Sankta Vito kun solena transigo en 836. En 840 Hildvino iĝis ano de la partio de Lotaro la 1-a kio kaŭzis denovan perdon de la deniza abateco. Baldaŭ poste li forpasis.

Ilduino estis ege klerite estante disĉiplo de Alcuinus kaj regante la helenan. Li ankaŭ estis verkisto kaj liaj libroj pligrandigis la renomon de la abatejo. Li verkis biografion de Denizo de Parizo, iniciatis kaj kontrolis la tradukon de la el Bizanco senditajn verkojn de Pseŭdo-Dionizio la Areopagano kaj mem engaĝiĝis en la skribo de la historiverko Gesta Dagoberti kaj de la frankiaj Regnaj analoj.

Fleckenstein, Josef: "Hilduin" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 136-137

Eksteraj ligiloj

redakti