Ili! (angle: Them!) estas usona sciencfikcia kaj horora filmo de 1954. Ĝia reĝisoro estis Gordon Douglas. Ĝi temas pri milito inter la homaro kontraŭ la mutaciaj grandegaj formikoj.[1]

Ili!
filmo
Originala titolo Them!
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1954
Daŭro 94 min
Ĝenro Sciencfikcio, hororo
Kameraado Sidney Hickox
Reĝisoro(j) Gordon Douglas
Produktisto(j) David Weisbart
Scenaro Ted Sherdeman
Filmita en Usono
Loko de rakonto Los-AnĝelesoNov-Meksiko
Muziko de Bronislau Kaper
Rolantoj James Whitmore • Edmund Gwenn • Joan Weldon • James Arness • Fess Parker • Onslow Stevens • Leonard Nimoy • Richard Bellis • Ann Doran • Charles Meredith • Cliff Ferre • Olin Howland • Sean McClory • Willis Bouchey
Produktinta firmao Warner Bros
Distribuo Warner Bros
IMDb
vdr

Oni kredas, ke ĉi tiu filmo estas ĉefverko de la filmoj pri grandaj muticiaj monstroj.[2]

Resumo redakti

Du policistoj trovas en novmeksika dezerto knabinon ŝoke. Poste ili trovas forlasitan kaj detruitan karavanon. La serĝento Peterson iras esplori ĝin. Li ne trovas tie vivon, sed nur sangon.

Proksime de la loko oni trovas kadavrojn kaj formikan acidon kaj strangajn piedsignojn en la kadavrojn. El Vaŝingtono venas du entomologoj, la profesoro Harold Medford kaj lia filino Pat.

La loko kie ili trovis la knabinon estas denove esplorata de la entomologoj, la serĝento Peterson kaj la agento de la FBI Robert Graham. Tie atakas ilin grandegaj formikoj. Ili ekscias kiuj estas la murdistoj: la formikoj. Oni komprenas, ke la formikoj mutaciiĝis pro nukleaj testoj.

La aŭtoritatoj atakas la formikejon per veneno, sed du reĝin-formikoj sukcesas eskapi kaj konstrui novajn nestojn. Unu el ili estas detruita en maro fare de soldatoj kaj la alia konstruas sian neston en Los-Anĝeleso.

La aŭtoritatoj de la kalifornia urbo anoncas militjuron kaj atakas la neston. Peterson mortas savante du junulojn kaptitajn de formikoj. Finfine la reĝino kaj la ovoj estas detruitaj per flamĵetilo.

Fine de la filmo la profesoro demandas kiujn novajn katastrofojn oni povas atendi pro la nukleaj testoj.

Geaktoraro redakti

  • James Whitmore kiel la serĝento Ben Peterson,
  • Edmund Gwenn kiel la doktoro Harold Medford,
  • Joan Weldon kiel la doktorino Pat Medford,
  • James Arness kiel la agent de la FBI Robert Graham,
  • Onslow Stevens kiel la ĝeneralo O'Brien,
  • Sean McClory com la urbestro Kibbee,
  • Chris Draker kiel Ed Blackburn,
  • Sandy Descher kiel la knabino Ellinson,
  • Mary Ann Hokanson kiel la sinjorino Lodge,
  • Don Shelton kiel la kapitano Fred Edwards,
  • Fess Parker kiel Alan Crotty,
  • Olin Howlin kiel Jensen,
  • Leonard Nimoy kiel soldato.[3]

Produktado redakti

Unue oni volis filmi ĝin kolore. Du tagoj antaŭ la filmado, la Warner Bros. decidis filmi ĝin nigrablanke, ĉar ili ne kontentis.

Premioj redakti

Premio Rezulto
Oskar-premio pro specialaj efektoj nomumita

Referencoj redakti

  1. Them! (1954) ĉe IMDb.com http://www.imdb.com/title/tt0047573/?ref_=ttrel_rel_tt
  2. Sala, Ángel (octubre de 2005). Tiburón ¡Vas a necesitar un barco más grande! El filme que cambió Hollywood (Osvaldo M. Tangir edición). Héctor Gonzálezez López. ISBN 84-96129-72-1.
  3. Them! (1954). Full Cast & Crew ĉe IMDb. http://www.imdb.com/title/tt0047573/fullcredits?ref_=tt_ov_st_sm

Eksteraj ligiloj redakti