En lingviko, imelaimala (de la araba imāla = 'fleksio') estas la fenomeno fonetika kiu okazas en kelkaj arbalingvaj dialektoj, ĉu iamaj ĉu nuntempaj, laŭ kiu la sonon [a] se ĝi estas longa -[a:] aŭ [ā]- oni prononcas en difinitaj cirkonstancoj kiel ēī. La imela oftis en Al-Andalus, precize en la arablingva dialekto parolata en la zono del Regno Granada, kaj estas multaj registritaj ekzemploj en arabismoj eĉ aligitaj en la hispana lingvo kaj en la loknomoj:

  • al-bannā' ("konstruisto") > al-bannī' > masonisto
  • al-ŷulŷulān ("sesamo") > al-ŷulŷulīn > sesamo
  • al-kirā' ("lupago") > al-kirē' > luado
  • Al-Bayyāzīn ("falkistoj") > Al-Bayyīzīn > Albayzín
  • Bāb ar-Ramla ("pordego de la sablo") > Bīb ar-Ramla > Placo Bibarrambla en Granado
  • Wād Āš ("rivero Aŝ") > Wād Īš > Guadix
  • Bayyāsa > Bayyēsa > Baeza
  • Ŷayyān > Ŷayyēn > Jaén
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imala en la hispana Vikipedio.