Imca Marina (artistnomo de Hendrikje Imca Bijl) (Zuidbroek, 13-an de majo 1941) estas nederlanda kantistino. La artistnomo Imca Marina estas formita el ŝia dua antaŭnomo (Imca) kaj la dua antaŭnomo de ŝia patrino (Marina).

Imca Marina
Imca Marina dum la gejoparado 2008 en Amsterdamo
Imca Marina dum la gejoparado 2008 en Amsterdamo
Bazaj informoj
Naskonomo Hendrikje Imca Bijl
Naskiĝo 13-an de majo 1941 (1941-05-13) (82-jaraĝa)
en Groningo
Profesio soloa kantisto
Aktivaj jaroj 1959 ĝis nun
Retejo
Persona informo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo https://www.imcamarina.nl/
vdr

Kariero redakti

Ŝia kariero kiel kantistino komenciĝis ĉe la kantkoruso la Damster Wichter en Appingedam. En 1959 ŝi akiris la unuan diskokontrakton. Antaŭ ĉio dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ŝi faris furorkantojn inter kiuj Viva España kaj Harlekino. Krom kantistino ŝi ankaŭ estas eksterordinara oficisto de la urba registrejo. Ŝi plenumas geedziĝojn, tiel en ŝia geedziĝa salono en Midwolda kiel tra la tuta lando. Ŝi ekspluatis en Midwolda bonvizitatan restoracion kaj kafejon sed pro la kreditkrizo tiu bankrotis en 2010.

En julio 2009 konatiĝis ke Marina kaj sia brita partnero Stephen Porter (Steven) post dektri jaroj disiĝis [1]. El pli frua geedziĝo ŝi havas filon, Floris. En 2008 ŝi ricevis la ordenon kavaliro de Oranje-Nassau [2]. Dum ferio en la turka Antalya en marto 2014 ŝi supervivis koratakon.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Imca Marina weer alleen. De Telegraaf (6 juli 2009).
  2. Lintje voor Imca Marina en andere Groningers en Drenten. Dagblad van het Noorden (2008-04-25).
  3. Nu, Imca Marina treedt tot juni niet op, 14 april 2014