Imprimi potest (latine Povas esti presata) en la Katolika Eklezio estas oficiala deklaro, kiu povas esti donita fare de estro de monaĥa ordeno al verko pri teologia temo, se tiu verko pretendas esprimi katolikan vidpunkton kaj la aŭtoro estas ano de la ordeno.

“Imprimi potest”, “Nihil obstat” kaj “Imprimatur” ĉe la eldonita en 1953 angla traduko de la libro “De Christiana expeditione apud Sinas” de Matteo Ricci SJ kaj Nicolas Trigault SJ

Ĉiu teologia verko, kiu deklaras sin katolika devas ricevi aprobon, kiu havas du stadiojn: “Nihil obstat” (latine Nenio obstaklas) de cenzuristo (latine Censor Librorum) kaj “Imprimatur” (latine Estu presata) de episkopo. Ambaŭ atestaas, ke la verko ne enhavas tezojn, kiujn kontraŭas al la doktrino de la Katolika Eklezio.[1]

Se teologian verkon skribis ano de monaĥa ordeno, do antaŭ “Imprimatur” kaj krom “Nihil obstat” la aŭtoro devas de la estro de sia ordeno aŭ de rajtigita de tiu persono ricevi permeson, konatan kiel “Imprimi potest”.[2]

Por novaj eldonoj kaj reeldonoj necesas nova permeso. [3]

Referencoj redakti

  1. Kodo de Kanona Juro, kan. 830
  2. Kodo de Kanona Juro, kan. 832
  3. Kodo de Kanona Juro, kan. 829