Imprimaturo

(Alidirektita el Imprimatur)

ImprimaturoImprimatur (latine Estu presata) en la Katolika Eklezio estas oficiala deklaro, kiu povas esti donita fare episkopo al verko pri teologia temo, se tiu verko pretendas esprimi katolikan vidpunkton.[1]

“Imprimi potest”, “Nihil obstat” kaj “Imprimatur” ĉe la eldonita en 1953 angla traduko de la libro “De Christiana expeditione apud Sinas” de Matteo Ricci SJ kaj Nicolas Trigault SJ

Imprimaturo signifas, ke doninto de ĝi ne trovis en la verko tezojn, kiujn kontraŭas al la doktrino de la Katolika Eklezio, kaj nur tio. Ne temas, ke li samopinias kun la aŭtoro. La celo de imprimaturo estas ne allasi eldonon de verko, kiu kontraŭus al la doktrino de la Katolika Eklezio, kvankam deklarus sin katolika.[1] Ordinare imprimaturon donas episkopo. Por novaj eldonoj kaj tradukoj de Biblio necesas permeso de la Sankta SeĝoEpiskopara Konferenco.[2]

Antaŭ de imprimaturo verko devas ricevi oficialan deklaron “Nihil obstat” (latine Nenio obstaklas), kiu povas esti donita fare de rajtigita eklezia cenzuristo (latine Censor Librorum). Cenzuristojn aprobas episkopo aŭ la liston de cenzuristoj aprobas Episkopara Konferenco por ĉiuj siaj diocezoj. Se episkopo ne donas “Imprimatur”-on al verko, kiu jam ricevis “Nihil obstat”-on, li devas klarigi sian decidon al la aŭtoro.[1]

Se teologian verkon skribis ano de monaĥa ordeno, do antaŭ “Imprimatur” kaj krom “Nihil obstat” la aŭtoro devas de la estro de sia ordeno ricevi permeson, konatan kiel “Imprimi potest” (latine Povas esti presata).[3]

Por novaj eldonoj kaj reeldonoj necesas nova permeso. [4]

La imprimaturo de la Roma Meslibro redakti

En la esperanta eldono de la Roma Meslibro troviĝas (en la itala originalo kaj en esperanta traduko) la sekva imprimaturo:


KONGREGACIO PRI LA DIA KULTO KAJ
LA DISCIPLINO DE LA SAKRAMENTOJ
Prot. CD 181/90
LITURGIA KOMISIONO PRI LA LINGVO "ESPERANTO"
Laŭ peto, per letero de la 15a de decembro 1988 de Lia Moŝto Władysław Miziołek, titulara Episkopo de Prezidio kaj Helpepiskopo de Varsovio, Prezidanto de la Liturgia Komisiono pri la lingvo "Esperanto", surbaze de la povoj al ĉi tiu Kongregacio atribuitaj de la Plejsupra Pontifiko Johano Paŭlo la Dua, ni aprobas kaj konfirmas la tradukon en "Esperanto" de la ROMA MESLIBRO kaj de la ROMA LEGAĴARO, krome de la RITARO POR LA MESO laŭ la aldonita ekzemplero, tiel ke ĝi povu utiliĝi laŭ la "Normoj por la celebrado de la meso en Esperanto", starigitaj de ĉi tiu Kongregacio la 20an de marto 1990 (Prot. CD 149/90) kaj almetitaj al ĉi tiu dekreto.
En la presota teksto estu enmetita komplete ĉi tiu dekreto, per kiu la petita konfirmo estas konsentita de la Apostola Seĝo. Du ekzempleroj de la dirita presita teksto estu transdonataj al ĉi tiu Kongregacio.
Iuj ajn kontraŭaj dispozicioj estas aboliciataj ĉi-rilate.
El la sidejo de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj, la 8an de novembro 1990.
Eduardo Kard. Martinez
Prefekto
+ Lajos Kada
Tit. Ĉefepisk. de Tibico
Sekretario

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kodo de Kanona Juro, kan. 830
  2. Kodo de Kanona Juro, kan. 825
  3. Kodo de Kanona Juro, kan. 832
  4. Kodo de Kanona Juro, kan. 829