La imragenoj estas etno aŭ tribo en Maŭritanio kun proksimume 800-1.500 homoj. Ili vivas kiel fiŝkaptistoj ĉirkaŭ la Nacia parko Banc-d'Arguin je la atlantika marbordo de Maŭritanio, dise en kelkaj vilaĝoj. Ilia vivobazo estas la mugiloj, kiujn ili kaptas per tradiciaj metodoj. La vorto imragenoj estas berbera kaj signifas "fiŝkaptisto", laŭ aliaj indikoj "la kaptantoj de vivo".

Imragenoj
etno
berberoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Fontoj redakti