Imre Gúzs
Imre GÚZS [gu:ĵ] estas rumania hungara verkisto, redaktoro. Li naskiĝis en Căpeni la 9-an de februaro 1936 kaj mortis la 28-an de decembro 2013 en Satu Mare.
Imre Gúzs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1936 en Căpeni |
Morto | 28-an de decembro 2013 (77-jaraĝa) en Satu Mare |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Kariero redakti
Imre Gúzs akiris diplomon pri historio en Universitato Bolyai de Kluĵo (1958). Li instruis en Ardud, Baia Mare kaj Satmaro. Li estis kultura rubrikestro de Bányavidéki Fáklya (1963–66) kaj de Szatmári Hírlap (1968–74), poste li denove instruis en Dorolț.
Volumoj redakti
- A furulyás noveloj (1968),
- A fehér hajú leány, romano (1970),
- Otthoni emberek (Kv. 1977);
- A sárkány hetedik feje és más írások (1980).
Fonto redakti
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine