Imre Krajner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krajner Imre estis hungara juristo, advokato, membro korespondanta de Hungara Sciencula Societo (1832).

Imre Krajner
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1791 (1791-05-28)
en Esztergom
Morto 5-an de oktobro 1875 (1875-10-05) (84-jaraĝa)
en Hahót
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • legal author
vdr

Imre Krajner [1] naskiĝis la 28-an de majo 1791 en Esztergom. Li mortis la 5-an de oktobro 1875 en Alsófakos (ekstera parto de Hahót).

Biografio redakti

Imre Krajner edukiĝis hejme en la familio, poste li plulernis en Győr kaj Pest (urbo). Li advokatiĝis en 1815, poste li ricevis sekretarian postenon ĉe grafo György Festetics. Post jardeko li iĝis jura konsilanto de la grafo en Keszthely. Dum jaroj li estis ankaŭ juĝisto en Zala (reĝa departemento). Li okupiĝis sisteme pri historio de juro en la mezepoka Hungarlando.

Verkaro (elekto) redakti

  • Episkesis juridica assertorum in ephemeribus Hesperus dictis circa oppositionem, repulsionem, reoccupationem etc. contentorum, quam dissertatione inaugurali occasione censurae pristaldalis elucubravit … 1815 (1816)
  • A Feúdum előljáró zsengéje (1835)
  • A’ magyar nemes jószág’ természete Werbőczy István koráig, tekintettel a’ külföldi jogokra (1843)
  • Die ursprüngliche Staatsverfassung Ungarns seit der Gründung des Königstums bis zum Jahre 1382 (1872)

Fontoj redakti