Imre Markója, laŭ hungarlingve kutima nomordo Markója Imre estis hungara politikisto, ministro, juristo.

Imre Markója [1] naskiĝis la 6-an de junio 1931 en Hetes. Li mortis la 27-an de marto 2008 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Markója abiturientis en 1949 en Kaposvár, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1953. Li aliĝis al la komunistoj jam en 1948. Post lernado komece li ricevis partiajn taskojn kun postenoj. Inter 1963 kaj 1978 li estis subministro, poste ĝis 1988 ministro pri justico. Ĝis fino de la socialismo li estis jura konsilisto de Kabineto Németh.

Fontoj redakti