RADVÁNYI Imre (pro. radva:nji) hungara inĝeniero ĝeneralmajoro naskita en Nadjvarado la 5-an de decembro de 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de decembro 1984.

Biografio

redakti

Imre Radványi fariĝis leŭtenanto en 1932 en Akademio Ludovika. Inter 1932-36 li plenumis taĉmentservon, en 1936 li lekciis en la teknikuniversitato de Budapeŝto, kie 1940 li havigis diplomon de inĝeniero pri mekaniko. En jaroj 1940-45 li kontaktiĝis kun la militflanko de kontraŭstara movado gvidite de Endre Bajcsy-Zsilinszky. Li strebis malhelpi la portadon de Instituto Militteknika al Germanio. En 1945 li prezentis sin al soveta komandantarejo kaj li fariĝis unu el batalionkomandantoj de fervojkonstrua brigado. En jaroj 1946-1951 li gvidis la prezidentan sekcion de la Ministerio pri Militafero. En 1951-52 li estis vickomandanto de Instituto pri Milittekniko, poste ĉefinĝeniero.