Imre Szöllősi [solOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szöllősi Imre estis hungara kajakisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto, ekonomikisto.

Imre Szöllősi
Imre Szöllősi
Imre Szöllősi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1941 (1941-02-19)
en Budapeŝto
Morto 27-an de decembro 2022 (2022-12-27) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Imre Szöllősi[1] naskiĝis la 19-an de februaro 1941 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de decembro 2022 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Szöllősi akiris ekonomian diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto en 1971. Ekde 1997 li estis komerca uzinestro ĝis la emeritiĝo.

Sporta kariero redakti

Imre Szöllősi komence estis futbalisto kaj naĝisto, ekde 1956 kajakisto. Inter 1959-1968 li estis hungara ĉampiono individue okfoje, teame 12-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ekde 1958 ĝis la retiriĝo. Intertempe en 1963 li disidis al Okcidenta Germanio, post duonjaro li hejmenvenis. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun du arĝentaj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1966 duope. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto (1972-1979).

Fontoj redakti

Referencoj redakti