Imre Tóth (teatrestro)
Imre Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Imre estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto. Lia patro estis József Tóth (aktoro).
Imre Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1857 en Peŝto |
Morto | 23-an de aŭgusto 1928 (70-jaraĝa) en Leányfalu |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Tóth |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro aktoro |
Imre Tóth [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1857 en Pest (urbo), li mortis la 23-an de aŭgusto 1928 en Leányfalu.
Biografio
redaktiImre Tóth frekventis lernejon por aktoroj inter 1873–1876 en sia naskiĝurbo, poste li eklaboris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li iĝis subreĝisoro en 1884, reĝisoro en 1893, ĉefreĝisoro post 2 jaroj, dume li ricevis malgrandajn aktorajn rolojn. Li meritis la titolon "eterna membro" de la Nacia Teatro en 1907, en la sekva jaro li estis nomumita teatrestro. En 1916 li forlasis la teatron kaj li instruis plu en Teatra Akademio. En 1917 li ricevis la titolon kortega konsilisto, en 1896 signifan premion.
Sola kontribuo
redakti- Egy színigazgató emlékei (1926) - memuaro
Liaj reĝisoraĵoj
redakti- William Shakespeare: Reĝo Lear
- Johann Wolfgang von Goethe: Faust
- Dezső Szomory: A nagyasszony