In a Sentimental Mood

In a Sentimental Mood (esperante sentimental-humore) estas kanto, kiun verkis Duke Ellington en la jaro 1935, surdiskigonte ĝin poste kun sia orkestro. Pli malfrue Manny Kurtz verkis tekston pri la kanto; krom li ankaŭ Irving Mills estas nomita kiel tekstverkisto. La kanto fariĝis pli malfrue al ĵaza normkanto.

Ekestohistorio redakti

Laŭ Duke Ellington, kiu volonte rakontis anekdotojn pri la ekesto de siaj kantoj,[1] li komponis la pecon en Durham, North Carolina, dum festo. Unu el la amikoj de Ellington ekhavis kverelon kun du virinoj, kaj por trankviligi la etoson, Ellington ludis piandon kaj spontane komponis la kanton[2]. Laŭ la biografo de Ellington James Lincoln Collier Ellington je tio adaptis motivojn de Otto Hardwick.

Ellington komprenis la pecon In a Sentimental Mood kiel „peco pri la propra melankolio.“ Kurtz, dungito en la oficejo de Mills, tekstis amkanton pri neatendite senoplena amo.

Strukturo de la peco redakti

La peco havas la kutiman kantoformon A-A-B-A. La komenca frazo alsupranta je pli ol okto f-g-a-c-d-f-g „efikas kiel la prototipo de trivialromantika revado“[3] La tuta parto A konsistas el alsupraj kaj desupraj okonnotaj ŝtuparoj kaj ŝanceliĝas inter maĵoro kaj minoro. La parto B staras komplete en maĵoro.

La originala sonregistraĵo ekestis la 30-an de aprilo 1935 kiel instrumentaĵo kun la Duke Ellington Orchestra. Ĝi enhavas solaĵojn de Otto Hardwick, Harry Carney, Lawrence Brown kaj Rex Stewart. Diskeldonejo Brunswick publikigis la registraĵon, kiu unuafrape atingis rangon 14 en la usonajn furoraĵranglistoj.

Efikohistorio redakti

In a Sentimental Mood estis dum la 1930 tre populara. Ekzemple ankaŭ Benny Goodman kaj ties orkestro surdiskigis ĝin en 1936 kaj atingis per ĝi rangon 13; alia versio el la sama jaro de Mills Blue Rhythm Band atingis rangon 19. Kromaj versioj ekestis de Jimmy Dorsey, de Dick McDonough kaj de Glen Miller. La kanto funkciis tiam kiel rekonmelodio de naŭ radiospektakloj.[4] Recenzistoj laŭdis ankaŭ la interplekton kun la teksto, per kiu ekestis „rava kanto“ (Alec Wilder),[1] kaj juĝis „Simple la plej bela kanto iam ajn verkita“ kaj „La perfekta sono por enamiĝintoj.“[5] Hans-Jürgen Schaal montris sur la ekestan „naivan furorkantan feliĉegon“.[3] Pli novajn versiojn prezentis Billy Joel kaj Nancy Wilson.

Ĵaza normkanto redakti

Jam en 1937 sin elprovis per la kanto Django Reinhardt kaj Stéphane Grappelli, sen ke Reinhardt estis timigita pro la akordsinsekvoj de la kanto. En la 1940-aj jaroj ekestis nur malmultaj sonregistraĵoj de la kanto, aparte unu de Ellington mem, kiu ja citas „per saksofono kaj trombono la dolĉecon de pli fruaj interpretaĵoj“, tamen trarompiĝas „ĉiam per parodiaj aŭ modernismaj elementoj“ bricht.[3] Sekve de la sonregistraĵoj de Art Tatum kaj Sonny Rollins komence de la 1950-aj jaroj ĵazmuzikistoj pli ofte ludis la pecon: Rollins surdiskigis ĝin denove en 1953 kun Modern Jazz Quartet. Sekvis Oscar Peterson, Bill Evans kaj multaj saksofonistoj kiel Jerome Richardson, Lucky Thompson, Archie Shepp, Arthur Blythe, Günther Klatt aŭ Craig Handy.

Post Ella Fitzgerald ankaŭ Sarah Vaughan prezentis en 1961 modelan kantversion, akompanate de Mundell Lowe kaj George Duvivier.

Ellington reviziis la kanton en 1962 kun John Coltrane, publikigita sur la albumo de Impulse! Duke Ellington and John Coltrane. Jim Hall kritike diskutis la strukturon de la kanto; ankaŭ George Gruntz prezentis ĝin kiel Sentimental over Mental Food.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kantportreto ĉe WICN-Radio. Arkivita el la originalo je 2009-04-30. Alirita 2012-05-09.
  2. Komparu Stanley Dance, akompanteksto pri The Ellington Era, 1927-1940, Vol. 2 (LP) samkiel Harvey G. Cohen Duke Ellington's America, p. 277
  3. 3,0 3,1 3,2 Schaal Jazz-Standards p. 239s.
  4. Komparu kantportreton ĉe jazzstandards.com
  5. Kantportreto ĉe jazzstandards.com

Literaturo redakti

  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 978-3-7618-1414-7

Eksteraj ligiloj redakti