Individua persekutado

Individua persekutado estas fako de traka biciklado.

Reguloj redakti

En individua persekutado konkuras nur po du biciklistoj en traka bicikla konkursejo (aŭ neologisme velodromo): Viroj konkuras pri distanco de 4000 metroj, kaj virinoj pri distanco de 3000 metroj. La du sportistoj ekas en kontraŭaj punktoj de la konkursejo. Venkas tiu, kiu atingas sian kontraŭulon, aŭ - se tio ĝis la fino de la distanco ne eblis - kiu pli rapide pasis la distancon. Malvenkanto eksiĝas el la konkurso, po du venkantoj en plia konkursa parto interkonkuras, ĝis restas fina venkanto de la sporto.

La fako de individua persekutado kaj por viroj kaj por virinoj multajn jarojn estis parto de la someraj olimpikoj, sed en la Somera Olimpiko 2012 en Londono ĝi estis forprenita.

Vidu ankaŭ redakti