Induktema meleagro

Metaforo

Meleagro induktema estas objekto de metaforo elpensita de Bertrand Russell kaj profitita de Karl Popper celanta refuti la pretendojn de valideco de la induktema inferenco de la elnombrado-kazoamasiĝo, kardino de la tradicia empirismo de filozofoj kiel Francis Bacon kun John Stuart Mill, kaj de la disertacioj de la Viena Rondo kreiĝinta en la unua duono de 20-a jarcento kun la partopreno de logikaj pozitivistoj kiel Otto Neurath kaj Rudolf Carnap).

La metaforo de la meleagro redakti

"Meleagro en bredejo de usona teritorio decidis krei al si mondvizion science funditan laŭ la vidpunkto de novpozitivistoj de la Viena Rondo. Ek de la unua tago la meleagro konstatis ke, en la bredejo kie ĝi mem estis enfermita, oni liveris al ĝi nutraĵon je la naŭa ĉiumatene. Kaj kiel fidela induktivisto ĝi ne estis hastema al la altiro de konkludoj el siaj observoj kaj efektivigis aliajn en diversaj cirkonstancoj: dummerkrede kaj dumĵaŭde, en varmaj tagoj kaj en malvarmaj tagoj, kaj pluvoriĉaj kaj suninundaj. Tiel la meleagro riĉigis sian liston de observaj apartaĵoj en la plej ŝanĝantaj momentoj. Tiam ĝia induktema konscienco estis kontentigita kaj ellaboris indukteman inferencon, jenan: «Oni al mi liveras nutraĵon je la naŭa matena». Bedaŭrinde, tamen, tiu vidpunkto riveliĝis malvera en la antaŭtago de Kristnasko kiam, anstataŭ esti nutrita, ĝi estis gorĝotranĉita! [1].

Konsideroj redakti

Malgraŭ la granda kvanto de kazoj listigitaj dum la indukta rezonado, ekzistas nenio garantianta, ke la venonta kazo eniros eĉ mem la inferencon kuraĝe inokulitan pro la ĉeno de observoj, ĉar la eksperimentoj kaj la spertoj dum la disvolviĝo de la induktema rezonado nenio garantiis, ke la sekva kazo obeos la principon establitan: fakte, la eksperimentoj kaj cirkonstancaj kazoj estas senfinaj nombre kaj tipologie. La indukto baziĝas sur senfundamenta antaŭjuĝo pri la realo.

La sola scienca metodo valida estas metodo de la falseblaj observoj kiuj allasas la devon por la esploristo formuli siajn observojn tiamaniere ke ili aperu kaj estu falseblaj, nome dementeblaj, refuteblaj, opone al la asertoj kontroleblaj taksataj sencohavaj de tradicia empirismo malprave deduktanta el indukto.

Karl Popper anstataŭas la ideon pri scienco bazita sur la kutimo de la nombra akumulo per la ideo pri la kuraĝaj konjektoj kaj daŭra esploro pri la eraro cele al la vero, kiu elstarigas reguligan idealon.

En la historio de la filozofio de scienco restos memorinda la jaro de la publikigo de Logik der Forschung (La logiko de la esploro), ĉar ĝi signas la transiron de la epoko de logika empirismo aŭ pozitivismo logika aŭ novpozitivismo al la epoko de kritika raciismo.

Notoj redakti

  1. Bertrand Russell, cit. in A. F. Chalmers, Che cos'è questa scienza?, trad. it., Mondadori, Milano 1979, p.24