Infana sindikato

(Alidirektita el Infansindikato)

Infana sindikato estas organizita grupo aŭ sindikato de laborantaj infanoj kaj adoleskantoj, kiuj aktive kaj kolektive engaĝiĝas por iliaj rajtoj. Ĝenerale, la organizaĵo estas kreita per ekstera subteno, kiel ekzemple neregistara organizaĵo.

Strukturoj de ĉi tiu speco emerĝis en multaj ŝtatoj.

Ekde la 1990-aj jaroj, multaj similaj evoluoj okazis en Afriko kun la subteno de infanaj rajtoj-grupoj. La unuaj grupoj kreiĝis kun la helpo de la neregistara organizaĵo Enda TiersMonde, kiu ekde la 1980-aj jaroj organizas edukajn projektojn por infanoj kaj junuloj en Afriko. Edukaj homoj helpas infanojn kaj adoleskulojn vortumi siajn proprajn problemojn, interesojn kaj solvojn. Celoj estas fortigi ilian memfidon, la movigon de la publika opinio kaj la devontigo de deca laborkondiĉoj [1] Inter la organizitaj infanoj kaj junuloj estas multaj knabinoj dungitaj en privataj domoj, kiuj en iuj grupoj konsistigas la plimulton de la organizitaj infanoj kaj junuloj.

Ankaŭ en Latin-Ameriko, kiel en Peruo, Brazilo kaj Nikaragvo, ekestas similaj evoluoj en kiu infanoj kaj adoleksantoj rolas kiel aktoroj; ili estas parte ankoraŭ en komenca stadio.

Similaj evoluoj okazas en Barato. Ekzemple en Delhio organiziĝis infanoj, plejparte sub 14 jaroj, en la Infana sindikato Bal Mazdoor (Bal Mazdoor Sangh); la grupo vidas sin kiel sindikato de laborantaj stratinfanoj.

Referencoj redakti

  1. Fabrizio Terenzio. Von der Aktion für die Kinder [...] hin zur Kinder-Gewerkschaft. Eine Wegbeschreibung aus Afrika, germane: "De la ago por la infanoj [...] ĝis infana sindikato. Vojpriskribo el Afriko", eldonejo Liebel / Overwien / Recknagel, 1999, p. 207-212.