La Informo Lalonde, aŭ en angla Lalonde Report, estas informo de 1974 produktita en Kanado oficiale titolita A new perspective on the health of Canadians (Nova vidpunkto pri la sano de kanadanoj).[1] Ĝi proponis la koncepton "health field" (sankampo aŭ sanfako), identigante du ĉefajn san-rilatajn celojn: nome sansistemo; kaj preventado de sanproblemoj kaj sandisvolvigo.

Aankampo redakti

La koncepto "health field", identigita en la informo Lalonde, estis konsiderata komponita de kvar interdependaj fakoj determinitaj kiel influaj sur la individua sano. Tiuj estas la jenaj:[1]

  • Biologio: ĉiuj aspektoj de sano, kaj fizika kaj mensa, disvolvigitaj ene de la homa korpo kaj influitaj de la genetika formado;
  • Medio: ĉiuj aferoj rilataj al sano eksteraj al la homa korpo, sur kiu la individuo havas malmulte aŭ nenian kontrolon, kiaj la fizika kaj socia medioj;
  • Vivostilo: la aldono de personaj decidoj (t.e. sur kiu la individuo havas kontrolon) pri kiuj oni povas diri ke ili kontribuas al, aŭ kaŭzas, malsanon aŭ morton;
  • Sanzorga organizado: inkludas medicinan praktikon, flegadon, malsanulejojn, malsanulejojn, medicinajn drogojn, publiksanajn servojn, paramedicinajn servojn, dentotraktadon kaj aliajn sanservojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lalonde M. A new perspective on the health of Canadians. A working document. Ottawa: Government of Canada, 1974.

Eksteraj ligiloj redakti