Inglewood (Kalgario)

Inglewood estas kvartalo en centra Kalgario (Alberto, Kanado); ĝi centriĝas je 9-a Avenuo ĉirkaŭ kelkaj stratoj oriente de la rivero Elbow kaj la kalgaria urbocentro. En ĝi ankaŭ estas la Komerc-Reviviga Zono Inglewood.[1]

Inglewood
angle: Inglewood
kvartalo
Vido suben al la 9-a Avenuo en Inglewood, direkte al vojkruciĝo de la 12-a Strato
Oficiala nomo: Inglewood
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Kalgaria Regiono
Urbo Kalgario
Transporto -
 - fervojo Kanad-Pacifika Fervojo
Konata loko Fortikaĵo Calgary
Riveroj Elbow, Bow
Situo Inglewood
 - alteco 1 040 m s. m.
 - koordinatoj 51° 02′ 34″ N 114° 02′ 22″ U / 51.04278 °N, 114.03944 °U / 51.04278; -114.03944 (mapo)
Loĝantaro 3 286 (2006)
Fondita 1875
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T2G
Zoologia ĝardeno Kalgaria Zoo
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Kalgario
Situo enkadre de Kalgario
Situo enkadre de Kalgario
Vikimedia Komunejo: Calgary
Retpaĝo: www.icacalgary.com
Ponto kondukanta al Inglewood de la urbocentro

La poŝtkodo por ĉi tiu regiono estas T2G.

Historio redakti

Inglewood estas la plej malnova kvartalo de Kalgario[2] kaj ĝi situas tuj trans la rivero de la fortikaĵo Kalgario. La komunumo fondiĝis en 1875 post konstruiĝo de la fortikaĵo. Naŭa Avenuo (iam Avenuo Atlantic) verŝajne estis la unua ĉefstrato de la urbo. Hodiaŭ la kvartalo estas inter la plej modaj distriktoj por butikumado kaj artoj. Ĝi ankaŭ estas la hejmo de Birdorezervejo Inglewood, enurba rezervejo por la sovaĝa naturo. La komunumo ricevis la nomon Inglewood nur en 1911, kiam ĝi ricevis sian nomon laŭ proksima bieno fondita de Kol. James Walker. (Walker ankaŭ respondecis pri la konservado de la terenoj poste uzitaj por la birdorezervejo.)[3]

Demografio redakti

En 2006 la kvartalo havis 3286 loĝantojn.[4]

Loĝantoj de ĉi tiu komunumo havis mezan pofamilian enspezon de CA$47.040 en 2000, kaj 20,8% de ili estis malalt-enspezaj.[5] En 2000, 12,7% de la loĝantoj estis enmigrintoj. 32,8% de la konstruaĵoj en Inglewood estis aŭ kundomarojapartamentaroj, kaj 36,2% de la loĝspaco estis luita.[6]

Allogaĵoj redakti

Inglewood havas en si (aŭ apudas) kelkajn turismajn cellokojn, inter ili fortikaĵo Calgary, la Kalgaria Zoo, kaj historia Deane House.

Pro tio ke Inglewood estas en regiono de sentema naturo, ĉe la kunfluejo de riveroj Elbow kaj Bow, ĝi ankaŭ estas la hejmo de kelkaj naturkonservejoj. Inter ili estas Birdorezervejo Ingelwood [7], Kreskej-Stacio Bow, kaj Frajejo Sam Livingston.

Referencoj redakti

  1. . Alirita 2006-05-09.
  2. Alberta Heritage. Inglewood Main Street Arkivigite je 2007-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Humber, Donna Mae. (1994) What's in a Name... Calgary? Volume II. Calgary: Detselig Enterprises, p. 88. ISBN 1-55059-154-1.
  4. . Alirita 2007-05-09.
  5. . Alirita 2007-05-09.
  6. . Alirita 2007-05-09.
  7. . Alirita 2007-05-06.

Eksteraj ligiloj redakti

  Urbocentro Orienta (Kalgario) Bridgeland-Riverside
rivero Bow
Industria Regiono Mayland
Rapidŝoseo Deerfoot
 
Victoria Park

 
   Inglewood   
 

Albert Park/Radisson Heights
Ramsay Industria Regiono Alyth Southview