Fortikaĵo Calgary

Fortikaĵo Calgary fondiĝis en 1875 kiel Fortikaĵo Brisebois far la Rajda Polico de la Nord-Okcidento. Ĝi situis ĉe la kunfluejo de la riveroj Bow kaj Elbow en tio kio nun estas la urbo Kalgario. Oni ekkonstruis la fortikaĵon la 10-an de aprilo, 1875, laŭ federaci-registara ordono elpeli la komercistojn de viskio de ĉi tiu regiono. Sub ordono de Éphrem-A Brisebois, Roto "F" veturis norden de Fortikaĵo Macleod por trovi lokon ĉe la Rivero Bow taŭga por fortikaĵo. Alveninte ĉe la elektota loko, ili faris provizoran boaton el vagona ĉasio kaj baŝoj por transiri la riveron. Kaporalo George Clift King estis la unua rotano kiu surpaŝis la terenon de la konstruota fortikaĵo, pro kio oni foje nomas lin la unua civitano de Kalgario. Konstruado de la fortikaĵo komenciĝis aŭguste aŭ septembre kaj la fortikaĵo estis preta ĝustatempe por gastigi Kristnaskan festmanĝon por la loĝantoj de la regiono.

Fortikaĵo Calgary
Fortikaĵo
milita muzeo • fuorto [+]

LandoKanado
RegionoAlberto
SituoKalgario
- koordinatoj51° 2′ 43″ N, 114° 2′ 46″ U (mapo)51.0453-114.046Koordinatoj: 51° 2′ 43″ N, 114° 2′ 46″ U (mapo)

Fortikaĵo Calgary (Alberto)
Fortikaĵo Calgary (Alberto)
DEC
Lokigo de Alberto en Kanado

Map
Fortikaĵo Calgary

Vikimedia Komunejo:  Fort Calgary [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Rajda Polico de la Nord-Okcidento ĉe Fortikaĵo Calgary, 1878

Oni konstruis la fortikaĵon el pinaj kaj piceaj ŝtipoj, kiujn oni faligis supre laŭ la rivero kaj flosigis al la konstruejo. Inter la konstruaĵoj estis loĝ-barako por la policanoj, gardejo, ĉevalejoj, kaj stokejoj. Mallonge post la finkonstruado de la fortikaĵo, du entreprenoj komencis komercan agadon proksime: Firmao I. G. Baker kaj Kompanio de la Hudsona Golfo.

Kapitano Brisebois unue nomis la fortikaĵon laŭ si mem, sed pro lia nepopulareco James Macleod renomis ĝin Fortikaĵo Calgary en 1976, laŭ Domo Calgary, kastelo ĉe la Golfeto Calgary je la Insulo Mull en Skotlando.

Oni malkonstruis multon de la fortikaĵo en 1882 kaj konstruis novajn barakojn. En 1988 oni konstruis duetaĝan konstruaĵon kun loĝloko por cent viroj, post kiam fajro en 1884 detruis unu el la barakoj.

La Domo Deanne

La Domo Deanne konstruiĝis apude en 1906 por la Intendanto de Fortikaĵo Kalgario, Kapitano Richard Deane. Oni unue konstruis ĝin proksime al kruciĝo de la 9-a Avenuo kaj la 6-a Strato Sudoriente, tiel ke ĝi frontis oriente kontraŭ la barakoj. Deane opiniis ke la antaŭa domo por la intendanto ne estis sufiĉe bona por lia edzino Martha. Kvankam oni budĝetis $5.000 por la projekto, la tuta kosto estis $6.200.

En 1914 la Fervoj-Kompanio Grand Trunk Pacific aĉetis la terenon de la fortikaĵo por uzado kiel fervoja stacidomo, kaj ĝi neniigis ĉiujn konstruaĵojn de la fortikaĵo krom Domo Deane, kiun oni translokigis al la sudorienta angulo de tie kie ĝi antaŭe situis. C. L. Jacques sekvis aĉetis Domon Deane en 1929 kaj translokigis ĝin trans la rivero Elbow, kie ĝi hodiaŭ troviĝas.

En la jaroj 1969-1970 arĥeologoj ekesploris la restaĵojn de la fortikaĵo. Ili havis multan sukceson kaj trovis centojn da artefaktoj.

En 1974 la urbo Kalgario havigis al si la terenon de la fortikaĵo, kaj oni enigis ĝin de la liston de provincaj kaj naciaj historiejoj. La tereno malfermiĝis por publika vizitado la 18-an de majo, 1978.

Rekonstruaĵo de la barakoj de 1888 kompletiĝis en 2000 ĉe la nuna loko de la fortikaĵo, kaj oni sekve (re)konstruis la palisaron. La fortikaĵo nun estas Nacia kaj Provinca Historiejo; ĝin administras la Societo por Konservado de Fortikaĵo Kalgario.

Eksteraj ligiloj redakti