Inis (angle Ennis) estas administracia urbo de la graflando Chláir en la respubliko Irlando. La urbo situas ĉe la rivero An Forghas nordokcidente de Limeriko. La urbo havas 20 209 loĝantojn (stato 2011). La irlandlingva nomo estas mallongigo de Inis Cluain Ramh Fhadalarĝa fluanta herbeja insulo.

Inis
county town
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 253  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 51′ N, 8° 59′ U (mapo)52.8463-8.9807Koordinatoj: 52° 51′ N, 8° 59′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Inis (Irlando)
Inis (Irlando)
DEC
Inis
Inis
Situo de Inis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ennis [+]
vdr
strato O'Connell en Inis

Historio redakti

La urbo estis fondata en la jaro 1240, kiam Donnchadh Ó Briain, reĝo de Tuadhmhumhain (Thomond), sur insulo en la rivero An Forghas komencis konstrui preĝejon. La preĝejo venigis baldaŭ la franciskanojn, kiuj elkonstruis la preĝejon al monaĥejo, nome la Mainistir na hInse (Ennis Friary), kun monaĥeja lernejo. Dum la 14a jarcento tie jam loĝis ĉ. 1000 monaĥoj kaj lernejanoj. Ĉirkaŭ la monaĥejo evoluiĝis dum la mezepoko sufiĉe granda setlejo. Pro sia centra situo la loko fariĝis en 1565 ĉefurbo de la tiam nove fondita graflando Chláir. En la jaro 1610 la setlejo ricevis la rajton je foiro. Dum religiaj konfliktoj de la 17a jarcento la monaĥejo kaj la lernejo malfondiĝis. Komence de la 19a jarcento setlis en Inis entreprenoj de la tekstila industrio, bierfarejoj kaj distilejoj. Epidemioj kaj la granda malsatego de la 1840aj jaroj signife malhelpis la evoluon de la urbo. Inter 1840 kaj 1860 la urbo perdis unu kvaronon de sia enloĝantaro.

El Inis venis du famaj homoj de la irlanda historio. En la jaro 1828 elektiĝis Daniel O’Connell kiel unua katoliko en la brita malalta ĉambro. En 1917 Éamon de Valera gajnis la elekton por la brita malalta ĉambro.

Kulturo redakti

La urbo Inis estas centro de la irlanda popola muziko. En la urbo okazas ĉiujare en majo la festivalo Fleadh Nua kaj en novembro la Guinness Traditional Music Festival (la tradicia muzika festivalo de Guiness).

Gemeliĝoj redakti

Inis havas ĝemeliĝojn kun jenaj urboj:

Eksteraj ligiloj redakti