Insulo Brownsea
La Insulo Brownsea (nune tradukebla al Bruna Maro, ankaŭ arkaike konata kiel Branksea) estas la plej granda el la insuloj ĉe Poole Harbour en la kantono Dorset, Anglio. La insulo estas posedo de la National Trust. Multe el la insulo estas malferma al la publiko kaj inkludas areojn de arbaro kaj de makiso kun ampleksa vario de naturo, krom klifoj el kiuj videblas super Poole Harbour kaj la Insulo Purbeck.
Insulo Brownsea | |
angle Brownsea Island | |
Insulo | |
Insulo Brownsea
| |
Oficiala nomo: Insulo Brownsea | |
Lando | Britio |
---|---|
Ŝtato | Anglio |
Regiono | South West |
Shire County | Dorset |
Situo | Insulo Brownsea |
- koordinatoj | 50° 41′ 24″ N 01° 58′ 16″ U / 50.69000 °N, 1.97111 °U (mapo) |
Areo | 2,0234 km² (202,34 ha) |
Horzono | GMT (UTC+0) |
- somera tempo | BST (UTC+1) |
Poŝtkodo | BH13 |
Situo enkadre de Anglio
| |
Vikimedia Komunejo: Brownsea Island | |
Retpaĝo: www | |
La insulo estas konata ĉar estis hejmo de la unua kampadejo de la skoltismo en 1907. Aliron oni faras ĉu per publika pramo aŭ per privata ŝipo; en 2002 ekzemple la insulo ricevis 105,938 vizitantjon. La nomo de la insulo devenas el anglosaksa Brūnoces īeg = "Insulo de Brūnoc".
Geografio
redaktiLa Insulo Brownsea kuŝas en Poole Harbour ĉe la urbo Poole en Dorset, Anglio. Ĝi estas la plej granda el ok insuloj en la haveno. La insulo povas esti atingita per unu al la publikaj pramoj aŭ per privata ŝipo. Estas kajo kaj malgranda doko ĉe la ĉefa kastelo. La insulo estas 2.4 km longa kaj 1.2 km larĝa kaj konsistas el 202.34 ha de arbaro (pino kaj kverko), makiso kaj salakvaj marĉoj.[1]
La tuta insulo, escepte la preĝejo kaj aliaj konstruaĵoj kiuj estas luataj aŭ administrataj de triaj partoj, estas poosedo de la National Trust. Plej konstruaĵoj estas situantaj ĉe la malgranda haveneto. La norda parto de la insulo estas Naturrezervejo administrata de Dorset Wildlife Trust kaj estas grava habitato por birdoj; tiu parto de la insulo havas limigitan publikan aliron. Malgranda parto de la sudoriento de la insulo, kun la Kastelo Brownsea, estas uzata de la John Lewis Partnership kiel hotelo por stabanaro, kaj ne malfermas al la publiko.
La insulo formas parton de la paroĥo Studland en la distrikto Purbeck. .[2][3]
Ekologio
redaktiHistorio
redaktiSkoltismo
redaktiNotoj
redakti- ↑ Brownsea Island National Trust Guide, 1993
- ↑ (2006) OS Explorer Map OL15 - Purbeck & South Dorset. Ordnance Survey. ISBN 978-0-319-23865-3.
- ↑ Election Maps. Ordnance Survey. Alirita 2010-03-31.
Bibliografio
redakti- Drew, Gregory. (1995) A history of Brownsea Island. Dorset County Library. ISBN 0852167652.
- Legg, Rodney. (2005) The Book of Poole Harbour and Town. Halsgrove. ISBN 1-84114-411-8.
- Sydenham, John. (1986) The History of the Town and County of Poole, 2‑a eldono, Poole: Poole Historical Trust. ISBN 0-9504914-4-6.
Eksteraj ligiloj
redakti- Brownsea Island, informaro ĉe National Trust
- H2G2: Brownsea Island
- Brownsea — Skoltismo. Arkivita el la originalo je 2011-06-14. Alirita 2012-10-12.
Arkivigite je 2012-05-24 per Archive.today
- Mapo de Insulo Brownsea Arkivigite je 2007-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj de la preĝejo