Insulo Mbudya
Insulo Mbudya (svahile Kisiwa cha Mbudya) estas neloĝata insulo en la orientafrika ŝtato Tanzanio, situanta 11 kilometrojn norde de la ĉefurbo Daresalamo, ĉirkaŭ tri kilometrojn oriente de la marborda urbo Kunduchi kaj du kilometrojn nordoriente de la ankaŭ neloĝata insulo Pangavini.
Insulo Mbudya | ||
---|---|---|
Malgranda ŝedo sur Insulo Mbudya | ||
insulo | ||
Geografia situo | 6° 39′ S, 39° 15′ O (mapo)-6.656339.2498Koordinatoj: 6° 39′ S, 39° 15′ O (mapo) | |
| ||
La kojnforma, dense arbarkovrita insulo estas unu el la kvar insuloj de la Marrezervejo Daresalamo (DMRS).