Insulo Sanmigelo

(Alidirektita el Insulo Sankta Mikaelo)

La Insulo SanmigeloSankta Mikaelo, en la portugala São Miguel (sɐ̃w̃ miˈɡɛɫ), kromnome "La Verda Insulo", estas la plej granda kaj plej loĝata imsulo de portugala insularo Acoroj. La insulo kovras 759 km² kaj havas ĉirkaŭ 140,000 loĝantojn, 45,000 el kiuj loĝas en la plej granda urbo de la insularo: Ponta Delgada.

Insulo Sanmigelo
insulo [+]

AkvejoAtlantiko, Acoroj

Koordinatoj37° 48′ N, 25° 30′ U (mapo)37.8-25.5Koordinatoj: 37° 48′ N, 25° 30′ U (mapo)
Ĉefa lokoPonta Delgada
Plej alta punktoPico da Vara
- alteco1 105 m

Longo63,7 km (40 mi)
Larĝo16,1 km (10 mi)
Areo744,55 km² (74 455 ha) [+]
Loĝantaro137 830 [+] (2011)
HorzonoUTC-01:00 [+]

Insulo Sanmigelo (Acoroj)
Insulo Sanmigelo (Acoroj)
DEC
Insulo Sanmigelo
Insulo Sanmigelo
Map
Insulo Sanmigelo
Vikimedia Komunejo:  São Miguel (Azores) [+]
vdr
Lagoa do Fogo (Fajrlago), vidata el Miradouro (Rigardejo) de Serra da Barrosa, ĉe montareto Agua de Pau
Lago de la Sep Urboj, unu el la simboloj de la insulo de São Miguel ĉe la fregezio Sete Cidades

La plej alta altaĵo de São Miguel estas Pico da Vara kun 1,103 m. En la orienta pinto de la insulo, estas kerno de Speciala Protektareo kiu enhavas la plej grandan restaĵon de Laŭrisilvaj arbaroj en la insulo, kiu estas hejmo de la endemia kaj draste endanĝerita birdo, la Acora pirolo.

Administre la insulo estas regata per kvin municipoj, el kiuj Ponta Delgada kaj Ribeira Grande havas pli da administraj funkcioj asociaj kun siaj pli grandaj populacioj:

  • Lagoa - la plej ĵusa municipo de São Miguel, kun populacio de 14.126 loĝantoj, kaj aligas la sudcentrajn fregeziojn oriente de Ponta Delgada;
  • Nordeste - laŭlitere la nordorienta municipo, bone konata pro abundo de natura vegetaĵaro kaj la plej alta pinto de la insulo, Pico da Vara;
  • Ponta Delgada - la municipo kiu inkludas la plej industrian urbon de Ponta Delgada, sed ankaŭ inkludas multajn ruraajn fregeziojn, same kiel la granda kratero de Sete Cidades;
  • Povoação - hejmo de la unua kolonio de la insulo, Povoação situas en sudorienta angulo kaj inkludas aktivajn kaj dormajn vulkanajn strukturojn, inklude Furnas kaj la krateron de Povoação;
  • Ribeira Grande - dua plej granda municipo, kun 30,852 loĝantoj kaj etenda areo de norda marborso; kaj
  • Vila Franca do Campo - situa ĉe la suda marbordo inter Lagoa kaj Povoação, Vila Franca estis situo de la historia ĉefurbo de São Miguel, ĝis kiam ĝi estis preskaŭ detruita de tertremoj kaj teroglitoj en 1522.